LES - Informilo

Hejmpaĝo > Ŝlosilvortoj > Artikola kategorio > Diversaĵoj

Diversaĵoj


  • Feliĉu, eblas

    24a aŭgusto 2007, de Nancy
    Ĉu vi ŝatis tiun broŝuron ? Do sciu, ke kvar interesaj libroj de la samaj aŭtoro kaj tradukanto troviĝas en la biblioteko de la grupo ĉe la stacidomo de Lausanne !
    Kiu ankoraŭ ne ricevis tiun senpagan broŝuron, tiu petu ĝin ĉe Eldonejo Prosveta, CH-1808 Les Monts-de-Corsier, Svislando. Aŭtoro : O. M. Aïvanhov. Esperantigo de Claude Piron.
    Por detalaj klarigoj vidu la eldonejan retejon
    Bonan legadon (…)
  • Staĝo de esperanto en grezijona kastelo

    20a septembro 2007, de François Randin
    Ĉiujare, somere, la geamika asocio de la kastelo de Grezijono organizas staĝojn. Dum unu semajno, la partoprenantoj - germanaj, hispanaj, rusaj, francaj, brazilanaj kaj svisaj - Olivier Bonzon, Françoise Peterman kaj ŝia edzo - povas plibonigi la nivelon de sia povmaniero paroli esperanton per trinivelaj kursoj.
    La unua estas speciale proponita al la komencantoj. Tiel dek kursanoj - kiel Olivier, lernanto mia - sekvas la nuresperantparolantan instruadon donitan de germanino. La unua kurso estas (…)
  • Les langues : un défi

    20 septembre 2007, par Laurent
    Claude Piron, psychologue, ancien traducteur, nous livre une série de dix vidéos sur le problème des langues.
  • Kion esperanto postulus de vi : respondo

    20a septembro 2007, de Nancy
    Responde al la artikolo de Laurent, mi diras :
    Se mi estus esperanto, anstataŭ provi konvinki ĉiujn en la mondo, vidante la lingvo-nivelon inter ni, mi dezirus, kiel diris Kabe (Kazimir Bein) :
    “Ke la esperantistoj mem ellernu esperanton !…”
    Tiel multe restas al ni por lerni…
  • Babilada Rondo …

    14a marto 2008, de François Randin
    … okazas normale dufoje monate la vendredan vesperon ĉe unu aŭ la alia el la esperantistoj komencantaj kaj progresantaj, kiuj deziras plibonigi sian lingvan parolmanieron… legante, parolante aŭ partoprenante. Ĉiuj konsentas korekti unu la alian. Je la 20-a kaj duono, ni kunmanĝos la kanadan piknikon alportitan de ĉiu.
    Aliĝu per la retloko de nia societo aŭ telefonu al la gastigonto.
    Se vi ankoraŭ ne aliĝis al nia retejo, petu helpon al François. ________________________________________ Vendrede, (…)
  • Nova nefermita letero de la prezidanto

    Respondo al Nicole Margot

    4a marto 2008, de David Bühlmann
    Unua nefermita letero de David
    Nicole respondis en tiu nefermita letero
    David respondis en tiu nefermita letero (tiu ĉi)
    Kara Nicole,
    Dankon pro la letero ricevita de vi, rilate mian nefermitan leteron de la pasinta monato.
    Ĝi vekis reagojn kaj tio rimarkigas al mi, ke nia Informilo estas legata.
    Mi esperas, ke nun via sano estas bona kaj daŭre estos bona. Almenaŭ mi tion deziras al vi.
    Responde al via letero, mi diras, ke mi travivis tiun lastan Ĝeneralan Asembleon ne tre bone. Neniam, en mia (…)
  • Prelego de HORI Jasuo

    14a marto 2008, de Elisabeth de Mestral
    Aparte interesa prelego de HORI Jasuo kiu brile verkis esperante 10 "Raportojn pri Japanio", okazos en Etoy (inter Laŭzano kaj Ĝenevo) (Malnova lernejo - Le Prieuré 1) :
    Jaŭdon la 17an de aprilo 2007 je la 19h00a
    Sinjoro Hori instruis la anglan lingvon en japana universitato (gubernio Aici). Li estas Prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado kaj estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj. Inter aliaj verkoj, li skribis Anglan Gramatikon Cougar en la japana kaj la angla. Li (…)
  • Respondo de Nicole Margot al la nefermita letero de nia prezidanto

    1a marto 2008, de Nicole Margot
    Unua nefermita letero de David
    Nicole respondis en tiu nefermita letero (tiu ĉi)
    David respondis en tiu nefermita letero
    Kara David,
    Mi legis vian nefermitan leteron kun ĝeno. Kaj, kvankam mi ne povis ĉeesti la Ĝeneralan Asembleon pro sanproblemoj, mi deziras reagi al ĝi.
    Mia ĝeno venas de la fakto, ke iuflanke homoj estas kritikataj eĉ sen esti persone nomitaj, kaj aliaj estas laŭdataj, eĉ tre laŭdataj. Certe ĉiuj laŭditoj meritis tiujn laŭdojn sed mi miris ne trovi en via letero (kiel en la (…)
  • Komento pri la graveco de la tujaj korektoj dum renkontiĝo

    4a februaro 2008, de Nancy
    Mi bone scias, ke mi devas meti adverbon post "estas", kiam ne ĉeestas subjekto : ekzemple : "estas grave", aŭ adjektivon, kiam troviĝas subjekto : "tio estas grava". Sed dekdufoje aŭdinte la eraron lunde dum la renkontiĝo, mi ankaŭ faris ĝin kaj devis tuj korekti min !!! Do mi vere taksas grava la fakton, ke ni korektu la homojn dum la renkontiĝoj, se ne ni neniam progresos, kaj eĉ ni faros novajn erarojn pro la aŭdo de eraroj !!! Mi nomas tion la "melodio de la lingvo", kiel diris infanoj en (…)
  • Forpaso de Claude Piron - Décès de Claude Piron

    3 février 2008, par François Randin
    Quand un ami s’en va, c’est toujours une perte irremplaçable. Claude Piron nous a quittés le 22 janvier dernier ; c’est une page de l’immense encyclopédie de l’espéranto qui se tourne pour toujours. Heureusement la mémoire persiste, les écrits restent et les images nous font revivre des moments intenses… inoubliables. Claude est présent dans nos cœurs, vivant en chacun de ceux qui l’ont connu et pour les autres… lisez-le, écoutez-le, voyez-le… notre époque de technicité nous offre cette chance. Notre (…)

0 | 10


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto