-
Kaserolaj “Babetbabilaĵoj”
5a junio 2007, de Elisabeth de Mestral
Latina nomo : Sambucus nigra (sureau noir). Arbustoj de sambuko kreskas ĉie en nia lando kaj nepre en ĥeĝoj kaj rande de arbaroj. Meze de majo ekmalfermiĝas iliaj belaj blankaj kaj mirinde parfumitaj floroj. Tiuj floroj tre utilas por pretigi kremaĵon, ili anstataŭas la vanilon, kiam oni preparas vanilan kremon. Sekigitaj, ili donos guston al viaj kukoj kaj infusaĵoj (ankaŭ por kuraci malvarmumon).
Kvanto por poto de 1.5 lt.
20 (cirkaŭ) umbeloj de floroj de sambuko
2 ekokultivataj citronoj
1.25 kg (…)
-
Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »
Deserto servita dum la ekskurso 2007
31a julio 2007, de Elisabeth de Mestral
300 gr. framboj
3 branĉetoj de mentfolioj
Vanila kremo (Kvanto por 4 personoj). s.k. supkulero
5 dl lakto
4 ovoj (ni uzu nur la flavojn)
5 s.k. plenplenaj de sukero
½ stangeto de vanilo (vertikale tranĉita kaj malfermita)
Preparo
En kaserolo varmigu lakton kun vanilo ĝis la unuaj ekboloj. Dumtempe kirlu la kvar ovflavojn kun sukero por ŝaŭme kunligi ilin. Verŝu la varman lakton sur la sukerigitaj kirlitaj ovoj moviĝante la tuton. Reverŝu la likvaĵon en kaserolon kaj revarmigu dolĉe ĉiam (…)
-
Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »
Unua plado servita dum la ekskurso 2007
20a septembro 2007, de Elisabeth de Mestral
Pri sufleoj, mi ofte aŭdis : “Mia Dio ! kiam mi alportis miajn sufleojn al miaj gastoj, ili tute malŝvelis. Ili ŝajnis ebenaj omletoj !”.
Multaj pensas, ke malfacilas sukcesi baki sufleojn. Veras, ke tradiciaj receptoj faritaj per beŝamelo postulas iom da trejnado.
Sed la recepto, kiun mi proponas al vi, certe sukcesos. Mi ricevis ĝin de vaŭda amiko, kiu mem ricevis ĝin sekrete de sia avino en Gruyères ! Simpla kaj facila !
Kvantoj por 4 personoj
k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero
2 dl lakto
20 (…)
-
Verdaj lentoj kun krena saŭco
3a februaro 2008, de Elisabeth de Mestral
Lentoj = lentilles / Kreno = raifort
Tiu plado perfekte taŭgas dumvintre kaj kreno alportas fortan kaj spican noton. Tiu radiko enhavas multe da vitamino C kaj stimulas la digeston. Oni ankaŭ uzas ĝin sirope kontraŭ bronkito aŭ tuso. Ĝi estas aĉetebla foire aŭ eventuale en ujoj ĉe nutro-vendejoj.
Kvantoj por 4 personoj
k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero
200 gr. verdaj lentoj (verdaj lentoj el Le Puy bongustas)
80 gr. karotoj en kubetoj
80 gr. pomcelerio en kubetoj
1 mezgranda cepo (…)
-
Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »
Cinamaj biskvitoj (biscuits à la cannelle)
30a novembro 2007, de Elisabeth de Mestral
Cinamo : (lat. cinnamomum zeylanicum = cannelle de Ceylan). Iom pri lingvaj originoj : en la 12a jarcento oni trovas jam la francan vorton : canele, en la angla canel, en la nederlanda caneel. Oni pensas, ke tiu radiko fontas el la latina canna = roseau (kano aŭ tubo), ĝi mem naskiĝis el la greka kanna kaj el la hebrea kaneh, kiu priskribas ĉiujn plantojn, kies branĉoj estas kavaj. Kinamomo en la greka elvokas ion envolvitan.
Hodiaŭ en multaj hindeŭropaj lingvoj oni ankoraŭ uzas la saman (…)
-
Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »
13a oktobro 2007, de Elisabeth de Mestral
Tradicia vaŭda specialaĵo farita per pomsuko, pirsuko, vinbersuko aŭ miksaĵo inter ili dum rikolto. Oni uzas ĝin por desertoj, kukoj kaj diversaj pladoj. La lastan jaron invitis nin vinberista amiko por malkovrigi al ni, kiamaniere oni faras la vaŭdan densigitan vinbersukon (li uzis nur vinbersukon). Antaŭ dometa ŝirmejo meze de kampoj, vinbersuko bolis senĉese dum almenaŭ 24 horoj en kaldronego. Dum la tuta kuirado, familioj, amikoj, najbaroj alvenis jen por babili, jen por manĝi kaj trinki, infanoj (…)
-
Kaserolaj “Babetbabilaĵoj”
17a majo 2007, de Elisabeth de Mestral
Ankaŭ se vi ne estas tre kuirema vi povos facile kontentigi viajn gastojn per tiu bona recepto.
Vi povas pretigi tiun ŝaŭmaĵon antaŭe kaj lasi ĝin 1-2 tagojn en fridujo.
Aneto (aneth) : anethum graveolens. Umbeliferaco. Devenas de la greka “anêthon” kiel por anizo kaj graveolens elvenas de la latina “gravis” = peza, forta kaj olens = aromi, do tiu vorto signifas : kiu forte odoras.
Unue ĝi kreskis ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj en Azio. Israelanoj kultivis ĝin en legomaj ĝardenoj. Jam antaŭ 5000 jaroj Egiptanoj (…)