LES - Informilo

Hejmpaĝo > Ŝlosilvortoj > Artikola kategorio > Kunsida raporto

Kunsida raporto

Tie vi trovos la kunsidaj raportoj. Ofte estas publikigita raporto pri lundaj kunsidoj.

  • Jara ekskurso 2007

    de la 22a de junio ĝis la 24a

    31a julio 2007, de Elisabeth de Mestral
    Malmultaj partoprenantoj sed kvalito de la organizo !
    Por la dua fojo, LES luis la plaĉan ĉaledon « Mia ŝirmejo » super Montreux.
    Ĉijare, 18 personoj partoprenis. Variaj aktivecoj okazis, kiel vi legos ĉisube.
    Vendrede : Bonveno : novaj reguloj por ne krokodili !
    Mara Schoeni-Bartoli lerte desegnis belajn krokodiletojn unuflanke verdajn kaj aliflanke oranĝkolorajn. Ĉiuj alpinglis ilin sur la brusto kaj kiam ni surmetis la verdan parton ni rajtis paroli nur esperanton. Kiam ni bezonis paŭzon ni (…)
  • Raporto pri la lunda kunveno de la 3a de septembro 2007 : vaŭda kreo de esperanta filmeto

    20a septembro 2007, de Elisabeth de Mestral
    Francisko Randin perkomputile vidigis al ĉirkaŭ 15 ĉeestantoj kelkajn el siaj filmoj, kiujn ĉiuj povas vidi tie .
    Li invitis la interesatojn ludi rolojn en nova filmeto. Andres proponis temon pri la nunaj fifamaj ŝafaj afiŝoj, kiuj vidiĝas en Laŭzano. Do, oni proponis scenojn de kvereloj, bataloj pri fremduloj. Tio instigis la ludontojn multe paroli, inventi dialogojn. Sed ŝajnas, ke la LES ne politikumos sur la reto. Post cerbumado, pli saĝa filmo turniĝos – dialogoj inter personoj el diversaj (…)
  • Raporto pri Vojaĝo tra Hungario

    5a junio 2007, de Laurent
    Lunde la 08-an de januaro, Charlotte kaj Gyözö vojaĝigis nin tra Hungario per libroj kaj fotografioj. Jam delonge mi pensis skribi ion pri tiu gvidita vizito, sed estas malfacile resumi tian vojaĝon per nur kelkaj vortoj.
    Ni do ekiris de nia laŭzana stacidomo por nin retrovi ĉe la nord-orienta parto de Hungario, en la Szalajka Valo, inter terasaj kaskadoj, lagetoj, fontoj, kaj mirinde verda kaj kvieta naturo.
    Poste estis vagado tra la tuta lando, inter Nyiregyhaza (preĝej-plena urbo), Debrecen (…)
  • Lasta kunveno

    22a majo 2008, de Karlota Blanc-Maillard
    Lunde, la 4-an de majo, ĉeestis unu deko da personoj, kiuj aŭskultis, grandinterese, la prelegon de nia prezidanto pri sia vivo tra Esperantio.
    En 1953 okazis en Nederlando grandaj inundoj. Junulo volis alporti sian helpon sed, bedaŭrinde, li ne tre bone sciis la germanan lingvon. David do aliĝis al la Internacia Civilservo en Svislando. Oni direktis lin por lia unua laborkampo en la regionon de Leukerbad. Tie, nia laboranto renkontis Claude Gacond, kiu parolis pri novaĵo por David… la (…)
  • Lasta kunveno

    23a aprilo 2008, de Stéphanie Strappazzon
    La 8-an de aprilo, 17 membroj partoprenis la monatan kunvenon (2 membroj senkulpiĝis). Dorothée kaj Carlo Baumgartner el Ĝenevo prelegis pri ilia vojaĝo en Japanio kaj ilia partopreno al la Universala Kongreso 2007 en Yokohamo.
    Ni aŭskultis kun granda intereso ilian paroladon. Unue Dorothée surekrane prezentis al ni kelkajn belajn fotojn de kelkaj urboj japanaj, de Yokohamo mem kaj ankaŭ de la kongresejo. Poste Carlo legis tekston pri la kongreso, pri la etoso de ĝi kaj klarigis al ni pri la temo (…)
  • Raporto pri la unua kunveno de la jaro 2008

    Kia estonto por nia klubo ?

    3a februaro 2008, de Elisabeth de Mestral
    18 partoprenantoj kuniĝis en la salono de la stacidomo. Nekutima nombro : Ĉu krizaj kunvenoj devus pli ofte okazi por allogi pli da partoprenantoj ?
    Nia prezidanto, Dominique de Mestral, gvidis la debaton invitante ĉiujn esprimi sin. Post la anonco de la nerekandidatiĝo de 4 komitatanoj (Dominique kaj Elisabeth de Mestral, Laurent Burgbacher, Daniel Schöni) el 5, nia klubo bezonas trovi komitatanojn. David Bühlmann prezentiĝis. Francisko Randin eksiĝos kiel kasisto kaj daŭrigos verŝajne sian (…)
  • Lunde la 1an de oktobro

    13a oktobro 2007, de Nancy
    Claude Gacond tre lerte retenis nian atenton, rakontante siajn spertojn kiel profesia radiopreleganto en Berno ĉe Svisa Radio Internacia inter 1962 kaj 1992, do ĉiusemajne dum 30 jaroj ! Ofte apenaŭ 10 minuta elsendo kaŭzas al prelegonto tutsemajnan laboron !
    El la unuaj 15 jaroj li povis konservi nur siajn notojn, tio estas 700 tekstojn, kiujn li nun ĵus zorge retajpis por meti ilin sur sian retejon. Sed li posedas registradon de la elsendoj ekde 1977, kaj ĝuste pri tiu jaro li ĉefe parolis al (…)
  • Raporto pri la Zamenhofa festo 2007

    3a februaro 2008, de Elisabeth de Mestral
    Dimanĉe la 15an de decembro 2007 ĉirkaŭ 30 personoj kunvenis en la arbara rifuĝejo de Etoy antaŭ varma lignohejtilo.
    Ni estis agrable surprizitaj : afabla familio (gepatroj kun 1 infano kaj 1 adolesko) el Argovio partoprenis nian feston. Ili eĉ alportis al ni frandan hungaran papavan kukon.
    Mara Bartoli bunte ornamis la tablojn kaj dum tagmanĝo oni gustumis diversajn specialaĵojn alportitajn de la partoprenantoj : salatojn, ŝinkajn lunarkajn bulkojn, legomajn kaj fromaĝan tortojn, papavajn, pomajn (…)

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto