Hejmpaĝo > Ŝlosilvortoj > Artikola kategorio > Rakonto
Rakonto
Diversaj rakontoj.
Artikoloj
-
Somero 1984
13a junio 2008, de David Bühlmann
La unuan fojon mi iris al Pollando en aŭgusto 1959 por partopreni la 44an kongreson (la kongreso de la jubilea jaro), kiu okazis en Varsovio. Estis mia unua veturo pere de aviadilo, tiutempe helica. Atendis nin ĉe la flughaveno gejunuloj, Fraŭlino Jeannette Sidorak kaj Sinjoro Jeremiasz Ratajczik. Mi restis en kontakto perkoresponde kun ili post la kongreso, ĉefe kun la fraŭlino, kiu pli volonte skribis. Regula korespondado okazis inter ni, tiel ke mi invitis ŝin dufoje al Svislando. Tial do post (…)
-
31a julio 2007, de Mara Bartoli
La tasko de mastrumado, kiun mi vere malŝatas, estas purigi polvosuĉile. Kvankam mi konfesas, ke la polvosuĉilo iel donas al mi potencon kaj trejnas la imagopovon… kiel mi rakontos al vi poste.
Antaŭ ol komenci, kompreneble, mi devas liberi la tutan plankon de neordigitaj aĵoj de miaj filoj. Tio signifas, ke mi rampas en ĉiu angulo, sub tabloj, seĝoj, litoj, la divano. Kutime mi decidas tiumomente, ke ekde hodiaŭ ili devos ludi en siaj ĉambroj ! Mi metas mian rikolton en tri strategiajn lokojn (sur (…)
-
5a junio 2007, de Mara Bartoli
Mia edzo, niaj du knaboj (kvin- kaj okjaraj) kaj mi estas invititaj ĉe juna, seninfana paro. En la lifto de ilia pluretaĝa domego, ni klarigas kelkajn bazajn ĝentilec-regulojn kiel : salutu kordiale, se vi ne ŝatas la pladon, ne diru, ke la manĝaĵo estas aĉa sed ke vi bedaŭrinde malŝatas… Do en ilia hejmo niaj bravaj, belaj knaboj kun hararo perĝele starigita salutas kaj tuj inspektas la tutan apartamenton. “Aĥ, mi vidas pomkukon en la kuirejo ! Mi malŝatas pomkukon !” Nur mi aŭdas la voĉeton kaj ne (…)