LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Februaro > 6a Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen

6a Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen

dimanĉo 3a februaro 2008, de Mara Bartoli

Kiam ni eklernis Esperanton, ni aŭdis pri la tre ŝatata Novjara Renkontiĝo en Germanio. Nun, du jarojn poste, la tuta familio ĉeestis sian unuan renkontiĝon kun preskaŭ 150 personoj de pli ol dekkvin landoj kaj vere uzis la lingvon.

Ni travivis tre belan, interesan semajnon. Sed, jen la komenco…


JPG - 2.1 Mb

Plenŝtopita. La veturilo estas plenŝtopita de multe da vestaĵoj (ni iros norden, eble neĝos, ion por la anoncita novjarfesto kun dancebleco…) ; kartona tubo, skribiloj, tukoj por la infanaj programpunktoj, vortaroj - ĉu ni prenos la unu-kilograman PIV ? medikamentoj (la ideo resti kun gorĝdoloroj enlite anstataŭ praktiki Esperanton timigas min) kaj pikniko por la dekhora vojaĝo.

Ne nur la aŭtomobilo estas plenŝtopita, ankaŭ niaj kapoj. La infanoj bone memoris, eĉ laŭte ripetis, kelkajn "granda Mazi" frazojn. Mi ne certas, ĉu "arestu lin", "mi ŝatas horloĝojn" kaj "la reĝino estas dika" ebligos trovi novajn amikojn…

En mia cerbo blinkas gramatikaj reguloj – eĉ se mi tre multe legis lastatempe, mi ne plu memoras pri "n", "iĝ" kaj "ig" (se mi ne sukcesos interparoli kun alilandanoj, gorĝdoloro povos esti vera solvo…). Mia edzo estas la plej trankvila – unue ni iros tien, due ni vidos !

La renkontiĝo okazas en malgranda plurdoma vilaĝeto. Komence ni sentas nin iomete apartaj. Impresas, ke ĉiuj konas sin kaj scias bone, kiel funkcias la organizo de tiu semajno. Sed tre rapide ni komencas babili, unue iomete timeme sed post ĉiu horo kun pli da sekureco. La diversaj programpunktoj helpas sendube la interparolon. Plenkreskuloj, gejunuloj kaj infanoj havas diversajn semajn-programojn. La tuta familio ĝojas pri la diferencaj proponoj : Trafika politiko, paroligaj ekzercoj, prelegoj, Panalotos-fluto, Vikipedio ktp por ni. La gejunuloj faras ĉiutage filmon, kiu estas prezentata vespere. Manlaboroj, kantoj kaj teatraĵo por niaj knaboj. Ili akceptas eĉ ludi roleton en la teatraĵo, kiu temas pri kverelo inter du popoloj pri la "ĉielbendo" kaj la "ekbrilarko". Kelkfoje estas malfacile elekti kion fari. Ĉu mi iros al la ekskurso aŭ ĉu mi restos simple trankvile en la kafejo ?

Por la granda ĝojo de mia edzo troviĝas ankaŭ libroservo de Belgio surloke. Ni bezonas materialon por progresi…

La etoso estas tre agrabla. Ni ludas, laboras, ridas, dancas, eĉ kverelas kaj evidente oftege diskutas. Ni multe ĝojas ekkoni aliajn svislandanojn (dudek partoprenantojn !), paroli per kaj pri Esperanto en Svislando, eĉ fari kelkajn projektojn por la futuro. Ĉu ni vere devas iri en la nordon de Germanio por fari tion ?!

Post tiu semajno "papa" iĝas "paĉjo" kaj mi iĝas "panjo". Nun ankaŭ niaj infanoj havas la "Esperanto-viruson" kaj ni hezitas partopreni la printempo-renkontiĝon…

Dum ni reveturas hejmen (kompreneble la aŭtomobilo estas pli plenŝtopita ol antaŭ kelkaj tagoj…) nia knabeto vokas :" Vidu la ĉielbendon !" La pli aĝa tre saĝe respondas simple : " Ekbrilarko."

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto