Semajnfino enĉaleda
mardo 5a junio 2007, de LES komitato
Ĉiuj versioj de tiu artikolo :
de vendrede, la 22-an ĝis dimanĉe, la 24-an de junio 2007.
La ĉaledo konstruita de la nedrinkantaj fervojistoj kaj nomita “Nia rifuĝejo - Notre Abri” posedas 30 litojn, en ĉambroj kaj en dormejo. Ĝi superas la lemanan lagon en la montoj super Montreux - Blonay - vidalvide al la Sonloup hotelo. Ĝi estas atingebla peraŭte kaj pertrajne ĝis Chamby.
La Laŭzana Esperanto-Societo invitas vin partopreni tiun semajnfinon. Jam rezervu tiujn datojn !
Klarigojn vi trovos en la venonta Informilo antaŭ la fino de majo. Ni plezuriĝas vidi vin antaŭ-somere en “montaraj antaŭ-ferioj”.
Amike via.
La LES-komitato.