Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »
Deserto servita dum la ekskurso 2007
mardo 31a julio 2007, de Elisabeth de Mestral
300 gr. framboj
3 branĉetoj de mentfolioj
Vanila kremo (Kvanto por 4 personoj). s.k. supkulero
5 dl lakto
4 ovoj (ni uzu nur la flavojn)
5 s.k. plenplenaj de sukero
½ stangeto de vanilo (vertikale tranĉita kaj malfermita)
Preparo
En kaserolo varmigu lakton kun vanilo ĝis la unuaj ekboloj. Dumtempe kirlu la kvar ovflavojn kun sukero por ŝaŭme kunligi ilin. Verŝu la varman lakton sur la sukerigitaj kirlitaj ovoj moviĝante la tuton. Reverŝu la likvaĵon en kaserolon kaj revarmigu dolĉe ĉiam kirlante, ĝis via kremo densiĝos. Atentu al la varmeco ! Se via kremo bolos, vi ricevos tute nevolan « omleton » ! Eltiru la kaserolon el la kuirilo kaj verŝu tuj la kremon en vitran aŭ porcelanan bovlon. Lasu malvarmiĝi, dum foje vi turnmovos ĝin.
Karameligitaj grajnoj de fagopiro (sarrasin)
3 s.k. sukero 3 s.k. fagopiro en grajnoj 3 s.k. akvo En pato, solvu sukeron en akvo. Varmigu kaj turnmovu tiun mason, ĝis la akvo elvaporiĝos kaj la sukero orkoloriĝos. Jetu la granojn de fagopiro en paton kaj movu senĉese la ingrediencojn malaltigante la varmecon de la kuirilo. Daŭru tiun agadon ĝis malsekeco elvaporiĝos. La karameligitaĵoj estos pretaj, kiam la sukero ĉirkaŭos ĉiujn grajnojn. Lasu ilin malvarmiĝi sur telero. (Ili tre bone konserviĝas en biskvitaj skatoloj).
Prezentado
Deponu frambojn en vitrajn kaliketojn (coupes en verre). Verŝu la vanilan kremon sur la fruktoj. Disĵetu supre la karameligitajn fagopirojn kaj ornamu la supron per kelkaj framboj kaj mentfolioj.
Je via sukceso !