LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Majo > Fumigita fiŝa ŝaŭmaĵo aromigita per freŝa aneto

Kaserolaj “Babetbabilaĵoj”

Fumigita fiŝa ŝaŭmaĵo aromigita per freŝa aneto

ĵaŭdo 17a majo 2007, de Elisabeth de Mestral


Ankaŭ se vi ne estas tre kuirema vi povos facile kontentigi viajn gastojn per tiu bona recepto.

Vi povas pretigi tiun ŝaŭmaĵon antaŭe kaj lasi ĝin 1-2 tagojn en fridujo.

Aneto (aneth) : anethum graveolens. Umbeliferaco. Devenas de la greka “anêthon” kiel por anizo kaj graveolens elvenas de la latina “gravis” = peza, forta kaj olens = aromi, do tiu vorto signifas : kiu forte odoras.

Unue ĝi kreskis ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj en Azio. Israelanoj kultivis ĝin en legomaj ĝardenoj. Jam antaŭ 5000 jaroj Egiptanoj kultivis ĝin kiel kuracan planton, Grekoj kaj Romanoj uzis ĝin por ellabori parfumojn, en kuirado kaj por ĝia kuraca efiko. En niaj ĝardenoj ĝi bone alklimatiĝas.

Ĝia odoro memoras pri fenkolo. Oni uzas ĝin por solvi digestajn problemojn (aerofagio), ĝi estas ankaŭ kvietiga, trinkata en infuzaĵo antaŭ dormo kaj pliigas lakton en mamnutrado.

Hodiaŭ ĝi estas multe uzata en Skandinavio por diversaj fiŝsaŭcoj kaj por konfitado de kukumoj (umbeloj kaj fruktoj).

Kvantoj por 4 personoj

kafkulero = k.k.
supkulero = s.k.

 300 g. fumigita fiŝo (truto, salmono au fiŝoj de nia lago)
 2 k.k. mustardo (gustumu laŭ ties forto)
 3 ŝalotoj
 1 dl kremo (aŭ 1-2 s.k. da migdala pureo kun 1dl akvo por tiu, kiu ne deziras uzi laktaĵojn)
 3 s.k. blanka kirlita fromaĝo
 2-4 s.k. citronsuko laŭ gusto
 5 freŝaj branĉetoj de aneto aŭ saŭvaĝa fenkolo kaj lasu 1 branĉeton aparte por ornami

Preparo

Senŝeligu ŝalotojn kaj tranĉu ĉiujn en 5 erojn. Elprenu la lavitajn foliojn de aneto el la centraj branĉetoj kaj iomete haku ilin.

Forprenu la haŭton de via fiŝo. Por tio : kuŝu la fiŝon sur la senhaŭta parto kaj helpe de tranĉilo glitu la klingon inter haŭto kaj karno. Tio estas facila.

En miksilo deponu ĉiujn almiksaĵojn kaj pureigu vian mason. Gustumu kaj aldonu pli da likvaĵo se necese : kremo, citrono, mustardo laŭ gusto, ĝis vi ricevos la deziratan kunteniĝon. Vi devas formi buletojn, kiuj ne dispartiĝas.

Plenigu pasteĉoterpoton kaj deponu supren kelkajn disigitajn foliojn de aneto.

Lasu en fridujo dum 3 horoj. Servu ĝin kun krakanta freŝa pano kaj salato.

Trinkaĵo : blanka vino "Chasselas" de nia regiono, "Riesling" de Alsaco aŭ "Sauvignon" de la "Loire".

Je via sano kaj bonan apetiton !

Elisabeth de Mestral

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto