LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Novembro > Hari Poter en esperanto

Hari Poter en esperanto

sabato 13a oktobro 2007, de Laurent


Vidi konektite : http://hp-esperanto.com/

Kiu ankoraŭ ne legis la librojn de Hari Poter ? Se vi ne intencas, pro la modfenomeno, aŭ se vi multe ŝatis, ambaŭkaze vi eble interesiĝos pri la traduko de tiuj libroj al esperanto ! La unuan libron jam tradukis grupo de volontuloj, kaj ili nun provas publikigi ĝin, kaj tiucele devas pruvi al la angla eldonisto la ekziston de publiko por tia traduko.

Tial ili kreis retejon por kolekti subskribojn de eblaj legontoj. Se vi ŝatus legi la aventurojn de Hari Poter en esperanto, nepre iru viziti tiun paĝon [1] kaj aldoni vian nomon al la jam 639 subskrib-longa listo.

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto