LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Februaro > Kaserolaj babetbabilaĵoj

Kaserolaj babetbabilaĵoj

Verdaj lentoj kun krena saŭco

dimanĉo 3a februaro 2008, de Elisabeth de Mestral


JPG - 43.5 kb
Krenaj radikoj

Lentoj = lentilles / Kreno = raifort

Tiu plado perfekte taŭgas dumvintre kaj kreno alportas fortan kaj spican noton. Tiu radiko enhavas multe da vitamino C kaj stimulas la digeston. Oni ankaŭ uzas ĝin sirope kontraŭ bronkito aŭ tuso. Ĝi estas aĉetebla foire aŭ eventuale en ujoj ĉe nutro-vendejoj.

Kvantoj por 4 personoj
k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

- 200 gr. verdaj lentoj (verdaj lentoj el Le Puy bongustas)
- 80 gr. karotoj en kubetoj
- 80 gr. pomcelerio en kubetoj
- 1 mezgranda cepo hakita
- 2 ajleroj hakitaj
- 1 s.k. timiano
- 1 branĉo de foliocelerio tranĉita en pecoj de 3-4 mm.
- 4-5 dl legombuljono
- ½ bukedo da petroselo (por la ornamo)

Por la saŭco
- 4 s.k. kirlita blanka fromaĝo
- 1-2 s.k. raspita kreno
- 1 s.k. citronosuko
- 1 k.k. sukero
-  salo

Preparo Lavu plurfoje lentojn sub flua akvo. Deponu ilin en kaserolon kaj verŝu supren la legombuljonon. Kuiru ilin dum 30 minutoj kaj poste aldonu ĉiujn legomerojn kaj la timianon.

Lasu daŭre kuiri dum 15 minutoj kaj gustumu. Se la lentoj ne estas ankoraŭ kuiritaj, aldonu 1-2 dl da buljono kaj kuiru, ĝis ili estos molaj (sed ne kiel kaĉo !) Gustumu kaj aldonu salon laŭ gusto. Haku petroselon kaj lasu aparte.

Por la saŭco : miksu ĉiujn ingrediencojn kune.

Prezentado Meze de via telero deponu kelkajn kulerojn da legomaj lentoj kaj aranĝu ĉirkaŭ ilin 3 etajn kafkulerojn da saŭco. Superŝutu iom da hakita petroselo super la lentoj. Vi povas akompani tiun pladon ankaŭ per bona vaŭda kolbaso (varmigita) aŭ fumigita fiŝo (varmigita aŭ malvarma).

Glaso da blanka vino kiel Chasselas de nia regiono aŭ Riesling evidentigos la krenan guston.

Bonan apetiton !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto