LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Marto > Komento pri la graveco de la tujaj korektoj dum renkontiĝo

Komento pri la graveco de la tujaj korektoj dum renkontiĝo

lundo 4a februaro 2008, de Nancy


Mi bone scias, ke mi devas meti adverbon post "estas", kiam ne ĉeestas subjekto : ekzemple : "estas grave", aŭ adjektivon, kiam troviĝas subjekto : "tio estas grava".

Sed dekdufoje aŭdinte la eraron lunde dum la renkontiĝo, mi ankaŭ faris ĝin kaj devis tuj korekti min !!!

Do mi vere taksas grava la fakton, ke ni korektu la homojn dum la renkontiĝoj, se ne ni neniam progresos, kaj eĉ ni faros novajn erarojn pro la aŭdo de eraroj !!!

Mi nomas tion la "melodio de la lingvo", kiel diris infanoj en La Chaux-de-Fonds… Nia orelo alkutimiĝas kun la aŭditaj frazoj…

Do ĉiu akceptu, ke oni korektu lin… Dankon !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto