LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Septembro > La potenco de polvosuĉilo

La potenco de polvosuĉilo

mardo 31a julio 2007, de Mara Bartoli


La tasko de mastrumado, kiun mi vere malŝatas, estas purigi polvosuĉile. Kvankam mi konfesas, ke la polvosuĉilo iel donas al mi potencon kaj trejnas la imagopovon… kiel mi rakontos al vi poste.

Antaŭ ol komenci, kompreneble, mi devas liberi la tutan plankon de neordigitaj aĵoj de miaj filoj. Tio signifas, ke mi rampas en ĉiu angulo, sub tabloj, seĝoj, litoj, la divano. Kutime mi decidas tiumomente, ke ekde hodiaŭ ili devos ludi en siaj ĉambroj ! Mi metas mian rikolton en tri strategiajn lokojn (sur salontableton, manĝtablon, telefonmeblon) por ordigi tion poste. Nun mi estas sufiĉe laca por fari la unuan paŭzon, sed mi havas fortan volon kaj daŭrigas. Mi eltiras la polvosuĉilon el la ŝranko. Mi esperas, ke la polvosako estas malplena, enmetas la tubon kaj la plilongigokablon.

Do mi fine estas preta por la konkerado ! Mi konektas la aparaton, ŝaltas la polvosuĉilon kaj enklikas mian imagopovon. Ĉiam la sama vojiro, la samaj movoj, la sama rigardo. Duone virino, duone roboto mi analizas ĉion sur la planko. Dimensio, pezo, suĉprobableco (en mia kapo mi vidas kalkulan, rotacian, verdan komputilbildon sur nigra ekrano). La metala tubo de la polvosuĉilo iĝas dangera instrumento !

Aha, kia feliĉo aŭdi grinĉi, kraki en mia tubo. Ha, ankoraŭ granda peco en mian aparaton. Jes, mi ekvidas globeton tie, mi ŝatas la bruon "plop", kiam mi suĉas ĝin, despli ke… ĝi purigas la tubon ! Sed miaj preferataj suĉobjektoj estas sekaj, duraj pecoj, kiel panrestoj aŭ pasto. Antaŭ ol suĉi pecon, mi dispremas ĝin per decida paŝo - skraĉ - dinosaŭro marŝas sen kompato al bestoj, kiuj forkuras !

Mia polvosuĉilo suĉas ion ! "Plop", kion ? Mi ne vidis globeton tie, mi vidis nenion… strange. La terura maŝino bezonas paŭzon, dum mi ekzamenas la situacion. Fek ! Mia polvosuĉilo englutis pecon de la pargeto !

La dinosaŭro, ĝis nun roboto, iĝas kirurgo komencanta operacion por resanigi la plankon !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto