LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Junio > Lasta kunveno

Lasta kunveno

ĵaŭdo 22a majo 2008, de Karlota Blanc-Maillard

Lunde, la 4-an de majo, ĉeestis unu deko da personoj, kiuj aŭskultis, grandinterese, la prelegon de nia prezidanto pri sia vivo tra Esperantio.

En 1953 okazis en Nederlando grandaj inundoj. Junulo volis alporti sian helpon sed, bedaŭrinde, li ne tre bone sciis la germanan lingvon. David do aliĝis al la Internacia Civilservo en Svislando. Oni direktis lin por lia unua laborkampo en la regionon de Leukerbad. Tie, nia laboranto renkontis Claude Gacond, kiu parolis pri novaĵo por David… la internacia lingvo – esperanto kaj rakontis, kiel li mem petveturis al Nederlando « per » la verdstela flageto.

Poste David kaj Claude kunlaboris en Chandolin kaj kontruis vojojn inter la ĉaledoj. Surloke, nia preleganto renkontis aliajn esperantistojn sed tiutempe li ankoraŭ ne interesiĝis pri tiu lingvo.

David ankoraŭ rakontis al ni, kiam li laboris en la granda porcelanfabriko en Langenthal.

Oktobre 1956 okazis la ribelo en Budapesto kaj la afero de la Suezkanalo. Tiam li skribis al Claude Gacond dirante, ke li volis studi esperanton. Claude do sendis al li la adreson de sinjorino Scherrer, kiu tiuepoke estis la sekretariino de la Svisa Esperanto-Societo. Ĉiusemajne li lernis la internacian lingvon kun ŝi. Li finfine aliĝis al la klubo de JES, kies prezidanto estis Claude Gacond mem. « Estis agrabla epoko, ĉar ĉiumonate unu el ni devis organizi renkonton. Tiel mi konatiĝis kun multaj esperantistoj kaj vizitis plurajn konatajn urbojn svisajn. Kelkfoje venis samideanoj el aliaj landoj, kun kiuj ni plezurege interparolis. En tiu epoko nia gazeto nomiĝis "la Juna Vivo" ».

Du jarojn poste David ricevis la ateston por instrui esperanton.

Paroli esperanton donacas al li multe da ĝojo ; li speciale malkovris, pere de ĝi, multajn landojn. En 1959, al la Universala Kongreso en Varsovio – Pollando li veturis per la pola aviadkompanio LOT. La aviadilo estis malnova Iljuŝin-o, kiu flugis per du nuraj motoroj ; la vojaĝo, tamen, ne malbone okazis. Dum tiu kongreso li renkontis nian faman verkiston André Cherpillod, kiu atingis Pollando venante el Francio per motorciklo. Kune ili parolis pri la tradukado de la sankta biblio el la hebrea lingvo. Dum tiu vojaĝo li konatiĝis kun la kuzo de la fama pentristo Balthus, kiu vivis kaj mortis en Rossinière.

En 1963 nia prezidanto vojaĝis en Bulgarion kaj en 1969 al Tenerifo kaj poste al Budapesto (Hungario), Bouresse (Francio), Slovakio, ktp.

En 1965 li prezidis SES. Unu jaron poste, li reiris en Laŭzanon kaj aliĝis al la loka klubo.

La ĉeestantoj multe ŝatis tiun tre agrablan vesperkunsidon, kiu certigas nin, ke esperanto riĉigas nian vivon kaj alportas multe da ĝojo dum interkonatiĝo kun homoj el la tuta mondo.

Kiel konviki la aliulojn pri tiu altvalora trezoro ?

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto