LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Aprilo > Lasta kunveno (la 3-an de marto)

Lasta kunveno (la 3-an de marto)

vendredo 14a marto 2008, de Rosario Scopelliti


Dek membroj respondis al la propono - Venu kun viaj demandoj, lingvaj problemoj…. Okazis fakto vere nekutima, kiam la sekretario laŭtvoĉe anoncis… ke 5 membroj pertelefone senkulpiĝis nepartopreni kaj diris, ke ili multe bedaŭras ne ĉeesti.

Komence, nia freŝelektita prezidanto proponis literaturan ludon, tutjare daŭrontan. Li klarigis al ni pri la kreo de romano nomita "La kastelo mistera". David verkis la unuan paragrafon (10 liniojn) kaj invitis ĉiujn ĉeestantojn daŭrigi la rakonton per dua, tria… paragrafo… samlonga. La ludo daŭros fojon post fojo kaj la romano kreskos monaton post monato, ĉar la "verkistoj" transdonos unu al la alia sian tekston venintan el sia imago. Finfine deko da rakontoj estos verkataj, komencante el la sama ideo kaj sekvante al mirindaj vojoj.

Poste la partoprenantoj diskutis pri gramatikaĵoj, dirmanieroj, ktp, kiuj estas por multaj ne ankoraŭ tute klaraj. La grupo decidis reorganizi tian renkonton samteman en septembro.

Ni ankoraŭ aŭdis la legadon de kelkaj partoprenantoj, kiuj deziris scii, ĉu ili, unue, bone komprenigas la tekston, la ideojn… kiujn ili volis transdiri kaj ili ankaŭ petis al ni korekti la erarojn (La propono de Nancy finfine estas aplikita). Kristjana konsentis prelegi oktobre pri la temo : « Mirindaĵoj travivataj en Japanio », memoraĵoj kolektitaj dum la UK-a vojaĝo lastjare.

Mi mem eliris el tiu kunsido, post du horoj tro rapide pasitaj, tre feliĉa de tiu amikema vespero. Dankon al ĉiuj.

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto