LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Majo > Lasta kunveno

Lasta kunveno

merkredo 23a aprilo 2008, de Stéphanie Strappazzon

La 8-an de aprilo, 17 membroj partoprenis la monatan kunvenon (2 membroj senkulpiĝis). Dorothée kaj Carlo Baumgartner el Ĝenevo prelegis pri ilia vojaĝo en Japanio kaj ilia partopreno al la Universala Kongreso 2007 en Yokohamo.

Ni aŭskultis kun granda intereso ilian paroladon. Unue Dorothée surekrane prezentis al ni kelkajn belajn fotojn de kelkaj urboj japanaj, de Yokohamo mem kaj ankaŭ de la kongresejo. Poste Carlo legis tekston pri la kongreso, pri la etoso de ĝi kaj klarigis al ni pri la temo : « Okcidento en Oriento : akcepto kaj rezisto ». Kelkaj el la ĉeestantoj tre bedaŭris, ke Carlo nur legis tekston anstataŭ prelegi. Fine, Dorothée projekciis aliajn fotojn kaj klarigis al ni pri la vivmaniero de la japanoj.

Kiel kutime, kelkaj membroj preparis demandojn kaj ankaŭ faris aliajn komentojn. Tre agrabla babilado finfinis tiun ĉi interesegan prelegon.

Respondi al tiu artikolo

1 Mesaĝo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto