LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Septembro > Malkovru la retan esperanton

Malkovru la retan esperanton

Tria parto

mardo 31a julio 2007, de Daniel Schöni Bartoli


Jen, post malkovrado de reta vortaro kaj lernrimedoj, mi deziras prezenti al vi du aferojn :
- La portalojn
- La eblecojn pli rekte babili esperante sur la reto.

Jen, la portaloj :

PORTALO estas TTT-Paĝo (aŭ TTT-ejo), kiu funkcias kiel enirejo kondukante al pluraj paĝoj aŭ retejoj. Du el la plej konataj el ili nomiĝas Yahoo aŭ Google. Kompreneble, estas ankaŭ iaj esperantaj portaloj. Mi proponas al vi viziti tiujn :

Amikumu : http://www.amikumu.com/ (nova internacia portalo sur kie vi povas vin registri por kontakti aliajn esperantistojn)

Esperanto.ch : http://www.esperanto.ch/esperanto.html (la svisa esperanta portalo)

Esperanto panorama : http://panorama.ovh.org/franca/index.htm (franca portalo, ankaŭ france skribita)

Startu.net : http://www.startu.net/ (kiu entenas multajn gravajn ligojn)

Estas ankoraŭ multaj, sed mi devas gardi ion por la sekvantaj artikoloj…

Grave estas scii pri tia afero, ĉar estas tre rapida rimedo atingi kaj malkovri multe da ejoj en la reto. Ankaŭ eblecoj praktiki esperanton estas troveblaj tra tiuj portaloj, tial mi parolis pri tio ĉi-supre.

Nun, mi povas ankoraŭ prezenti al vi du malsamajn ilojn por "babili" sur la reto :

Unue, jen la novaĵgrupoj :

Ili enhavas multajn temojn prezentatajn en la ĉefa paĝo. Se vi klakas al titolo, vi povas eniri la temon kaj respondi skribe. Kion vi skribas restas legebla por ĉiam kaj la aliaj povas poste respondi al viaj mesaĝoj. En tiuj skribdiskutadoj, vi povas ĉiam legi kaj relegi kaj korekti : vi havas tiom da tempo, kiom vi bezonas. Estas tre agrable kaj la interparoladoj povas esti ege interesaj. Ne forgesu uzi mienvinietojn (etajn desegnaĵojn por montri, se vi ridetas aŭ grumblas !). Mi povas tuj konsili al vi tiujn du forumojn :

La forumo de Amikumu : http://www.amikumu.com/posts/list

La forumo de Lernu : http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/index.php

Due, la babilejoj :

Ili estas tre malsamaj al la novaĵgrupoj, ĉar ĉio iras tre rapide. Vi povas skribe babili kun aliaj kaj tuj respondi (aŭ ne respondi kaj nur legi, kion la aliaj diras).

En babilejo, vi estas vere "kun" aliaj esperantistoj, ĉefe alilandanoj, kaj vi povas testi, ĉu viaj lingvaj scioj estas sufiĉaj por bone interŝanĝi esperante. Estas ofte amuze, sed la temoj estas plejofte nur ĉiutagaj.

Ĉi malsupre, jen du babilejoj, kiujn vi povas malkovri :

http://babilejo.org/ (aŭ http://www.amikumu.com/external/babilejo ) kaj http://www.isikom.it/chat/eo/ (tiu nomiĝas trinkejo)

Kiam vi sufiĉe parolos kun tiaj iloj, vi povos ankaŭ uzi "Skype" (senpaga telefono per interreto) kaj vere "paroli" kun aliaj esperantistoj. Mi certe parolos iam pri tio.

Mi deziras al vi bonajn babiladojn !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto