LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Novembro > Malkovru la retan esperanton

Malkovru la retan esperanton

Kvina parto : la ludoj

sabato 13a oktobro 2007, de Daniel Schöni Bartoli


Ne eblas ĉiam esti serioza. Post parolado pri la babilado kaj la literaturo, mi prezentas al vi kelkajn paĝojn ludendajn, eble por kiam vi lacas pri lerni la lingvon. Malfeliĉe ne estas tiom da retejoj kiel pri la literaturo, sed kelkaj estas ege interesaj. Jen ekzemploj :

Se vi konas la ludon nomatan "Tetris", vi eble plezuros ludante per "Vortaris" [1]. La reguloj estas samaj ol tiuj de la fama "Tetris", krom ke vi devos kunmeti vortelementojn kune. La ludo tiel rapidas, ke vi eble perdos la ritmon. Provu ĝin, estas amuze !

Kiel fari ? Simple. Vi devas iri malsupren de tiu paĝo kaj alklaki la frazon "Se vi volas havi la ludon" (estas ligilo !). Tiel vi povas ricevi la programon sur via komputilo kaj uzi ĝin post instalado.

Mi ankaŭ trovis la faman skrablon [2], sed ĝis nun mi ne povis funkciigi ĝin. Eble vi trovos kaj povos klarigi al mi, kiel mi devas fari tion.

Alian kleran ludon vi povas ankaŭ sperti kun "Lingvo kvizo" sur la paĝaro de Lingva Prismo [3]. Vi devas respondi al diversaj demandoj pri lingvoj. Tio ne estas facila, sed vi povas lerni multajn aferojn, pri kio vi neniam aŭdis antaŭe. La plej bonaj ludantoj atingis pli ol 1800 poentojn, sed mi ne atingis 100, kiam mi ekprovis. Faru pli bone ol mi !

La pendumito [4] estas ankaŭ tre fama ludo, aparte en lernejoj. La ludon vi povas aŭ ludi sur la retpaĝo aŭ elŝuti ĝin ĉe vi. Vi havas sur la paĝo nur tri temojn pri kio vi povas ludi : fruktoj, birdoj kaj landoj (mi venkis la komputilon pri la fruktoj). Sed eblas ankoraŭ krei sian propran enigmon pri aliaj temoj. Kion fari estas klarigite sur alia paĝo [5]. Tiu ludo povas esti utila por lerni kaj lernigi la lingvon.

Por trajni la vortfaradon estas ankoraŭ amuza retpaĝo. Tiu nomiĝas virtuala fridujo [6]. Vi scias… : estas kiel hejme, kiam vi metas amuzajn magnetaĵojn sur vian fridujon. Sed ĉi-tie estas nur vortaj magnetaĵoj kaj oni povas krei vortojn, eĉ longajn per vorteroj. Vi eĉ povas aŭdi la bruon…kiel sur reala fridujo ! Vi povas uzi tiun fridujon por verki poemojn. Kiam tiuj estas skribitaj, vi povas registri ilin kun via nomo aŭ kromnomo per alklakado sur la kapon de Zamenhof kaj poste aliaj retuzantoj povos ilin legi. Mi trovis tiun ideon ege amuza…

Mi ne provis ĉiujn sekvajn ludojn sed mi certas, ke vi estos ankoraŭ interesataj por malkovri novajn ludojn. Sur tiu paĝo estas tuta listo [7] : damludo, domeno, labirinto, puzlo kaj vermo estas la plej konataj. La ludoj ne estas aparte lingvaj ludoj sed ordinaraj komputilaj ludoj. La klarigoj ĉiam estas en esperanto. Mi provis iun de tiuj ludoj por vi : Blokita aŭto. Mi devas precizigi ke post elŝutado de la programo mi devis malfermi ĝin per "Internet explorer", ĉar mi ne povis ludi per "Firefox". Tiel estas informadiko, ĉiam estas novaj miroj. Tiu ludo estas tre amuza : vi devas eliri la aŭtoparkejon movante la aliajn aŭtojn. La nivelo por la komencantoj facilas, sed poste la ludo iĝas ege malfacila. Mi esperas, ke vi plezuros, sed mi atentigas vin, ke tiaj komputilaj ludoj povas naski grandan tempoperdon.

Alia paĝo kun multaj komputilaj ludoj estas ankoraŭ trovebla ĉe ludanto.org [8]. Vi trovos aliajn konatajn ludojn kaj mi lasu vin provi ilin. Mi ne trovis sufiĉe da tempo por ludadi komputile… La reto grandiĝas ĉiutage. Mi certas, ke novaj ludoj ankoraŭ aperos. Kiel ne ludi por lerni la lingvon ?

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto