LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Decembro > Malkovru la retan esperanton

Malkovru la retan esperanton

Sesa parto : ĵurnaloj kaj revuoj

vendredo 30a novembro 2007, de Daniel Schöni Bartoli


Ni jam parolis iomete pri retaj legindaĵoj, sed temis nur pri libroj. Eble vi preferas legi novaĵojn aŭ mallongajn tekstojn. Do, en tiu artikolo, mi prezentos al vi retpaĝojn, kie vi trovos ĵurnalojn aŭ revuojn.

Kelkaj esperantaj revuoj estas jam delonge konataj kaj enretiĝis nur freŝdate. Ofte ili prezentas nur simplajn retejon kaj informojn pri abono aŭ enhavo. Ĉiu konas ekzemple "Monato" [1]. Se vi volas legi ĝiajn artikolojn, vi nepre devas aboni, ĉar la revuo ne deziras disponigi al ĉiuj ĝian enhavon. Nur kelkaj "Monataj artikoloj" [2] estas legeblaj ĉe tiu retejo : estas jam tre interese…

Hodiaŭ, esperanto vere uzas la eblecojn de la reto kaj oni trovas multe da retejoj, kiuj disponigas informojn pri la movado aŭ pri la mondo. Kelkfoje ili estas ege konataj, sed alifoje oni devas serĉi iomete por malkovri ilin. El la plej konataj, oni nepre devas paroli pri "Libera folio" [3] , kiu regule enretigas interesajn artikolojn pri la esperanta movado. Se vi volas rapide scii, kio okazas ĉe UEA aŭ TEJO, tiu retejo estas por vi. Ankaŭ la "Ondo de Esperanto" [4] proponas flanke de ĝia papereldono interesan retejon kun multaj informoj. Pri la Ondo, mi nepre devas informi pri tiu paĝo [5] , kie oni povas presi tutajn ekzemplerojn de la revuo de la jaro 2006. Tia estas reto : necesas ĉiam serĉi kaj provi ĉiujn ligojn : nur tiel oni trovas paĝojn kiel ĉi-tiun.

Ege mondkonata ĉiumonata ĵurnalo "Le Monde diplomatique" [6] eldonas retan esperantan version. Kompreneble ne ĉiuj artikoloj estas tradukitaj, sed oni ĉiam trovas elekton de kelkaj. Ekzemple, se vi ŝatus kompreni la usonan hipotekŝuldan krizon, vi legu la tre bonan artikolon de Frédéric Lordon [7] kaj vi certe konstatos, ke vi plibone komprenas ekonomion esperante !

Estas tiel multe da paĝoj, ke mi petas de vi helpon por trovi ĉiujn interesajn retejojn… Do, se vi vizitas Vikipedion (esperanta reta multpartoprena enciklopedio), vi povas trovi liston de revuoj [8] ekzistantaj aŭ malaperintaj. Se vi havas emon, provu ĉiujn ligojn kaj trovu interesajn tekstojn por mi ! Intertempe, mi ankoraŭ aldonas kelkajn proponaĵojn por vi :

La gazetejo [9], kie 44 malsamaj gazetoj prezentas sin al retuzantoj. Oni povas presi kelkajn eldonojn de tiuj gazetoj por provi ilin antaŭ ol aboni… Ĉi-tie esperanto montras grandan diversecon. Kuraĝiĝos ĉiuj, kiuj iomete malesperas.

Raporto.info [10] por ĉiuj, kiuj emas legi informojn el multaj landoj. Tiu retejo ĉiutage ricevas novajn kontribuojn.

Esperantologio [11] por ŝatantoj de altnivelaj studoj pri esperanto. Tiu retejo disponigas tri multpaĝajn kajerojn plenajn de kontribuoj, interalie de Marjorie Boulton, Paul Neergard, Detlev Blanke. Ĉiu kajero estas tuj presebla.

La Eŭropa bulteno [12] prezentas interesajn tekstojn pri lingvaj problemoj. Ankaŭ ĉi-tie kompletaj eldonoj estas elŝuteblaj, ekde 2000 ĝis 2007. Oni povas ankoraŭ trovi kelkajn aliajn eldonojn ĉe la paĝo de Eŭropa Esperanto Unio [13] .

Monda Asembleo Socia [14] proponas politikajn tekstojn ĉe tiu paĝo. Nur alklaku la temojn kaj poste la titolojn por atingi la tekstojn.

Kataluna Esperantisto [15] disponigas ankaŭ siajn artikolojn tuj preseblajn aŭ elŝuteblajn.

Literatura mondo [16] por tiuj, kiuj volas retrovi la etoson de esperanto en la komenco de la dudeka jarcento. Tiu retejo disponigas revuojn de 1922 kaj 1923. Iru kaj legu.

Mi ne povas prezenti ĉiujn paĝojn, kiujn mi jam trovis, sed antaŭ ol vi finlegos ĉiujn tiujn interesaĵojn, mi certe havos sufiĉe da tempo por trovi novajn. Bonan legadon !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto