LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Majo > Malkovru la retan esperanton

Malkovru la retan esperanton

Unua parto

ĵaŭdo 17a majo 2007, de Daniel Schöni Bartoli


Ekde kelkaj jaroj la reto donas novan energion al nia lingvo. Ambaŭ estas iloj por komuniki translandlime : la reto zorgas nur pri la tekniko, sed la internacia lingvo donas la eblon vere sin interkompreni.

Kompreneble la junuloj ŝatas uzi komputilon kaj malkovri la retejojn de diversaj esperantistoj. Por aliaj esperantistoj la reto estas ofte nur nova skriba komunikilo per retmesaĝoj.

Ekde tiu n-ro de la Informilo, mi proponas al vi la malkovron de kelkaj ebloj esperantumi kaj esperantiĝi perrete. Mi skribos artikolojn pri butikoj, komunikiloj, retejoj plenaj de senpagaj tekstoj kaj libroj, vortaroj, ĵurnaloj, retejoj de kluboj, muzikistoj kaj kelkaj gravaj paĝaroj. Ĉiujn eblojn el tiu listo vi povas uzi per via tute normala komputilo. Estas tiel multe da ebloj sur la reto, ke estus bedaŭrinde ne uzi ilin.

Enkonduke mi devas proponi al vi iomete da vortaro por pli bone kompreni la aferon. Se vi konas senprobleme vortojn kiel “retadreso, presi, retmesaĝo, paĝo, retpoŝto, programo”, vi devos eble malkovri la sekvantajn vortojn, tre utilajn sur la reto :

Pasvorto : Kelkfoje vi devas skribi sekretan vorton por eniri paĝaron aŭ malfermi dosieron. Tio estas pasvorto.

TTT-Paĝaro : Esperante, WWW (World Wide Web) iĝas TTT (Tut-Tera Teksaĵo). TTT-Paĝaro estas do retejo de pluraj retpaĝoj.

Alklaki : Vi alklakas, kiam vi premas sur via komputilmuso por funkciigi ion.

Menuo : Tio estas listo, en kiu vi povas elekti, kion vi volas kaj alklakas. En programoj, vi normale ĉiam trovas menuojn.

Ligilo : Ligilo estas teksto sur la paĝo, sur kion vi povas alklaki por iri al alia paĝo.

Dosiero : Tio estas elementa dokumento, kion vi trovas en via komputilo. Ekzistas programoj, dokumentoj, muzikdosieroj, ktp. Kiam vi alklakas sur dosiero, vi malfermas ĝin.

Elŝuti : Tio estas tre grava retvorto. Vi elŝutas, kiam vi venigas dosieron de alia komputilo en vian.

Plenumebla dosiero : Tio estas programa dosiero. Kiam vi alklakas ĝin, ĝi komencas labori laŭ ĝia programo.

Serĉilo : Tio estas retpaĝo, kiu helpas vin trovi informojn. La plej konata estas "Google", kion vi povas ankaŭ uzi esperante ĉi-tie : http://www.google.com/intl/eo/

Foliumi : Vi foliumas, kiam vi iras de paĝoj al paĝoj. Eblas foliumi dum horoj sur la reto.

Foliumilo : Tio estas la ilo uzata por trovi la retpaĝojn. La plej konataj estas Internet Explorer kaj Firefox, sed ekzistas multe da aliaj.

Se vi volas aŭ bezonas lerni pli da esperantaj komputilvortoj, vi povas alklaki ĉi-tie : http://www.esperanto.be/vortaroi.html

Mi estas certa, ke vi trovos tre mirigajn aferojn per via komputilo, kaj mi nepre devas doni nun unuan ekzemplon. Jen : la reto permesas ankaŭ multajn originalajn serĉmetodojn, kiel vi povas legi ekzemplon en tiu artikolo de Sten Johansson : http://www.esperanto.org/Ondo/Lsten_j.htm. Li serĉas, kiaj vortoj estas la plej uzataj, ekzemple inter "olda" kaj "malnova", kaj ankaŭ aliajn lingvajn aferojn. Estas preskaŭ ludo, sed interesa ludo.

Eble estas unuafoje, ke vi provas legi artikolon el la reto. Se vi preferas legi tion surpapere, vi povas fari kiel mi : vi devas alklaki per via muso la ekon de la artikolo (la titolon) kaj konservi la fingron sur la klavo de la muso, poste malsupreniri per via mano ĝis la fino de la artikolo (la referenco al "Ondo de Esperanto"). Sekve, vi alklakas sur "copier" en la menuo de via foliumilo kaj fine vi povas alklaki "coller" en la menuo de tekstprilaborilo (kiel Microsoft Word ekzemple). Nun vi havas vian tekston sur via propra komputila dokumento kaj vi povos ŝanĝi ĝin, kiel vi volos por plibeligi ĝin !

Daniel Schöni Bartoli

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto