LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Junio > Malkovru la retan esperanton

Malkovru la retan esperanton

Dua parto

sabato 8a septembro 2007, de Daniel Schöni Bartoli


Pasintmonate, mi proponis al vi kelkajn uzendajn vortojn pri la reto. Jen ni povas komenci la esploron de la esperanta reto. Mi pensas, ke oportunas komenci pri la eblecoj lerni nian internacian lingvon perkomputile.

Se vi jam lernis esperanton, longe antaŭ la unuaj komputiloj, vi povas malkovri tiujn paĝojn nur por pli bone konsili novajn esperantistojn. Vi, ankoraŭ komencantoj, povas tute simple lerni aŭ plibonigi vian esperanton.

Unue, mi nepre devas paroli pri senpaga programo, kion vi povas elŝuti sur tiu paĝo [1] (la paĝo estas skribita en la franca). La kurso konsistas el 12 lecionoj, kiuj montras al vi la tutan esperantan gramatikon per diversaj klarigoj aŭdeblaj kaj legeblaj. Multe da ekzercoj estas tuj kontrolataj de la programo, sed vi ankaŭ povas ekzerciĝi skribante kaj sendi viajn respondojn al korektisto per retpoŝto. Mi ne povas ĉion prezenti ĉi-tie, sed mi povas konsili tiun programon. Certe eblas lerni esperanton. Post la dekdua leciono, vi ekzameniĝas kaj vi povas ricevi diplomon, se vi sukcesis.

Sur la paĝo, vi trovas la elŝuteblan ligon (bluskribitan). La programo nomiĝas "kurso.exe". Kiam la programo estas elŝutita, vi devas nur duoble alklaki sur ĝi por ĝin funkciigi. Poste vi havos novan fenestron sur via ekrano. Ĉio estas klarigita en la franca.

Kompreneble troveblas ankaŭ aliaj retejoj por lerni. Tre praktika estas ikurso de "esperanto-jeunes" [2] en 10 lecionoj. Tio estas tre simila al "kurso.exe" kaj vi povas korektigi viajn ekzercojn. Sed sur tiu paĝo vi havas ion interesan : la tutan tekston de "Gerda malaperis" kun klarigoj, vortlistoj kaj ekzercoj ligitaj kun la teksto. Vi trovas ankaŭ aliajn tekstojn, ekzemple "Lasu min paroli plu" de Claude Piron, por plibonigi vian lingvon.

Sur tiu ĉi paĝo [3] vi povas elŝuti ĉion, kio estas klarigita ĉi-supre : la programo kurso.exe, la tekstoj kaj kursoj menciitaj en pdf-formato.

Aliloke, la retejo "Lernu" proponas diversajn kursojn por komencantoj kaj pli malfacilajn kursojn. Ĉiuj estas prezentataj sur tiu paĝo [4]. Mi ne provis ĉiujn, sed ĝi ŝajnas interesa malgraŭ malpli da interaktivaj ekzercoj.

Se vi havas ankoraŭ fortojn por studi, iru al la retpaĝo de Bertilo Wennergren kaj lia "Plena manlibro de esperanta gramatiko" [5]. Vi povas elŝuti la tutan libron aŭ konsulti la enhavon per la indekso. Do, malkovru kaj lernu !

Respondi al tiu artikolo

1 Mesaĝo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto