LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Marto > Nia Informilo

Nia Informilo

dimanĉo 17a februaro 2008, de François Randin

Ĉiuj versioj de tiu artikolo :


De multaj jaroj ni bonŝancas ricevi tre belan kaj riĉan informilon. Dank’al Michel Roch, nia gazeto estas la honoro de la Laŭzana Esperanto-Societo. Hodiaŭ, la presisto ne plu deziras daŭrigi tiun devigan kaj pezan laboron. Nome de la membraro, la komitato 2008 dankegas Michel Roch pro lia bonfaro senmanka.

La lasta asembleo decidis limigi la sendadon de la informilo nur al la membroj, kiuj abonos al ĝi pere de la aliĝilo. Do ne forgesu resendi rapide la ĉi-aldonitan paperon al Francisko, post kiam vi plenigos ĝin (per ĉefliteroj). Dankon.

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto