LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Aprilo > Prelego de HORI Jasuo

Prelego de HORI Jasuo

vendredo 14a marto 2008, de Elisabeth de Mestral


Aparte interesa prelego de HORI Jasuo kiu brile verkis esperante 10 "Raportojn pri Japanio", okazos en Etoy (inter Laŭzano kaj Ĝenevo) (Malnova lernejo - Le Prieuré 1) :

Jaŭdon la 17an de aprilo 2007 je la 19h00a

Sinjoro Hori instruis la anglan lingvon en japana universitato (gubernio Aici). Li estas Prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado kaj estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj. Inter aliaj verkoj, li skribis Anglan Gramatikon Cougar en la japana kaj la angla. Li ludas ankaŭ diversajn aziajn muzikilojn.

Aliĝo kiel eble plej rapide (ni devas rezervi salonon) ĉe :

Elisabeth kaj Dominique de Mestral – Le Prieuré 8 – 1163 Etoy - Tel. 021.808.76.43 aŭ prefere per rete : de.demestral@bluewin.ch

Kostoj estos dividotaj inter la partoprenantoj (veturado de Sinjoro Hori ĝis Lyon okaze de prelega turneo en Francio) : inter 10f kaj 15f.

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto