LES - Informilo

Accueil du site > 2008 > Marto > Protokolo de la Ĝenerala Asembleo 2008

Protokolo de la Ĝenerala Asembleo 2008

dimanche 17 février 2008, par François Randin


La ĝenerala asembleo de LES okazis la 4-an de februaro 2008 en la unuaetaĝa salono de la bufedo CFF en Laŭzano.

Ĉeestis 18 aktivaj membroj : Christiane Andreae - Claude Blanc – Charlotte Blanc Maillard – Jeanne Bornand - David Bühlmann – Laurent Burgbacher – Gilbert Darbellay - Dominique de Mestral – Elisabeth de Mestral – Sonia Daubercies Chatelan - Lucienne Dovat – Nancy Fontannaz – Vahid Partovinia – Françoise Pétermann – François Randin - Daniel Schöni Bartoli – Rosario Scopelliti - Jaqueline Vasserot.

Ĉeestis ankaŭ : Arlette Di Vetta (pasiva), Stéphanie Strappazzon (kandidato) kaj Viktor (vizitanto)… la amiko de Charlotte.

Senkulpiĝis 5 aktivaj membroj : Félix Dudler – Nicole Margot – Christiane Sixtus Pot – Mara Bartoli - Markus Sanz (kandidato)

La prezidanto malfermas la asembleon je la 20-a kaj 18.

1. La protokolo de la lasta asembleo estas akceptita unuanime.

2. La mallonga raporto de la prezidanto estas akceptita unuanime.

3. La raporto de la kasisto estas akceptita (3 sindetenoj) La kasisto informis, ke li ne ricevis la fakturojn 2006 kaj 2007 pri la informilo ; li multfoje petis ilin de Michel Roch, sensukcese. Pertelefone, en januaro 2008, li ricevis takson de la prezo : po sFr 856.- por ambaŭ jaroj. La nova kasisto devos rekontakti la presiston rapide. Elisabeth konsilas meti la ciferojn de la bilanco « passifs transitoires » kiel kontraŭparton ankaŭ en la kolumnon « dépenses »..

4. La raporto de la kaskontrolantoj estas akceptita unuanime.

5. Mortintoj
La membroj leviĝis por honori la memoron de la forpasintoj : Gabriel MAILLARD (aktiva) kaj Franz BRUGGER (pasiva) mortis en 2007. Claude PIRON (pasiva) forpasis la 22-an de januaro 2008.

6. Demisioj kaj novaj membroj
Barbara MUHLEMANN petis transpasi de pasiva 2007 al aktiva membreco. Anne JOHANNOT petis transpasi de pasiva 2007 al subtenanto. Stéphanie STRAPPAZZON kaj Markus SANZ estas akceptitaj kiel novaj aktivaj membroj, unuanime.

7. Kotizoj
La kotizoj restos po sFr 50.- por la aktivaj membroj. Malgraŭ la statuto, la kotizoj de la pasivaj ne estas la duono de la aktivaj sed restos po sFr 30.-. La statuto devos esti ŝanĝita venontjare.

8. Retejo
Laurent konsentas daŭre okupiĝi pri la retejo de nia societo : http://www.alawa.ch/les. Francisko daŭrigas zorgi pri la datoj de la kunsidoj.

9. Informilo
Laurent kunigos la artikolojn venintajn el la membraro, enpaĝe ordigos ilin kaj metos la tuton en la retejon de nia societo. Li ne plu konsentas serĉi mem artikolojn.
Ĉiuj membroj (aktivaj, honoraj kaj pasivaj), kiuj plenumos la mendfolion, ricevos la informilon senpage. Sen mendo, neniun informilon ! Francisko rete aŭ poŝte sendos la informilon al la mendantoj. La informilo marta, en kiu estos la protokolo kun la pagilo 2008, estos sendota perpoŝte al ĉiuj membroj aktivaj kaj pasivaj.

10. Statuto
La proponoj de ŝanĝo estos entagordigotaj venontjare.

III/4 Membraro
Pasiva ano pagas la duonan kotizon kaj ricevas la infomilon povas mendi la sendon de la informilo.

V/2 Eksiĝoj
Membro ne paginta sian kotizon post unu du jaroj estos konsiderata kiel eksiĝinta.

11. Elekto de la komitato 2008

  • La membroj, kiuj proponiĝis, estas unuanime elektitaj :
  • Prezidanto : David BÜHLMANN
  • Vicprezidanto : Stéphanie STAPPAZZON
  • Kasisto : Sonia DAUBERCIES CHATELAN
  • Sekretario : Francisko RANDIN

11a. Elekto de la kaskontrolantoj
La eksprezidanto forgesis elektigi la kaskontrolantojn. Sonia estris la grupon ; ŝi raportis pri la kontrolo de la kaso 2007-2008 kaj kiel nova kasisto ne plu povos kontroli ! Tial Françoise estros la venontan grupon. La nova prezidanto de LES proponas Jaqueline kiel duan membron. Ŝi estos informita de tiu honoro.

12. Programo 2008
Lunde la 3-an de marto * la 7-an de aprilo * la 5-an de majo * dimanĉe la 8an de junio : ekskurso * lunde la 1-an de septembro * la 6-an de oktobro * la 3-an de novembro kaj sabate la 13-an de decembro : Zamenhofa Festo.

13. Proponoj kaj diversaĵoj
La dosiero preparita de Claude Piron kaj de la sekretario, sendita al Anne-Catherine Lyon fine de 2007 estas bone akceptita de ŝi. Nicole Margot, Dominique de Mestral kaj Claude Piron kunsidis por organizi renkonton (komence de 2008) kun ŝi. Bedaŭrinde la morto de Claude nuligis la rendevuon enagendigitan kaj endormigas la dosieron.

Michel Roch sendis retmesaĝon al multaj. Laurent laŭtvoĉe legas la mesaĝon de la presisto kaj kontaktos lin.

Nancy petas la sekretarion sendi la adresojn de la novaj membroj al Claude Gacond por sendo de la svisa gazeto SES informas.

La prezidanto fermas la asembleon je la 21-a kaj 37.

Répondre à cet article


Suivre la vie du site RSS 2.0 | Plan du site | Espace privé | SPIP | squelette