LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Junio > Raporto pri Vojaĝo tra Hungario

Raporto pri Vojaĝo tra Hungario

mardo 5a junio 2007, de Laurent


Lunde la 08-an de januaro, Charlotte kaj Gyözö vojaĝigis nin tra Hungario per libroj kaj fotografioj. Jam delonge mi pensis skribi ion pri tiu gvidita vizito, sed estas malfacile resumi tian vojaĝon per nur kelkaj vortoj.

Gyözo, Charlotte kaj amiko ilia

Ni do ekiris de nia laŭzana stacidomo por nin retrovi ĉe la nord-orienta parto de Hungario, en la Szalajka Valo, inter terasaj kaskadoj, lagetoj, fontoj, kaj mirinde verda kaj kvieta naturo.

Poste estis vagado tra la tuta lando, inter Nyiregyhaza (preĝej-plena urbo), Debrecen (dua plej granda urbo, ĉefurbo de la Granda Ebenaĵo), Györ (okcidenta parto, ĉe renkontejo de tri riveroj), Pannonhalma (konstruita sur monteto, gastigas grandegan bibliotekon kun 350 mil libroj), Bakony (en la montaro) kaj tiel plu ĝis Pécs (fondinta antaŭ 2000 jaroj).

Dankon al Charlotte kaj Gyözö por ilia gvidado en lando nepre vizitenda.

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto