LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Februaro > Raporto pri la Zamenhofa festo 2007

Raporto pri la Zamenhofa festo 2007

dimanĉo 3a februaro 2008, de Elisabeth de Mestral


Dimanĉe la 15an de decembro 2007 ĉirkaŭ 30 personoj kunvenis en la arbara rifuĝejo de Etoy antaŭ varma lignohejtilo.

Ni estis agrable surprizitaj : afabla familio (gepatroj kun 1 infano kaj 1 adolesko) el Argovio partoprenis nian feston. Ili eĉ alportis al ni frandan hungaran papavan kukon.

Mara Bartoli bunte ornamis la tablojn kaj dum tagmanĝo oni gustumis diversajn specialaĵojn alportitajn de la partoprenantoj : salatojn, ŝinkajn lunarkajn bulkojn, legomajn kaj fromaĝan tortojn, papavajn, pomajn kaj ĉokoladajn kukojn, fruktsalaton, biskvitojn kaj spican teon.

Ni animis la posttagmezon per legado kaj muziko. Hazarde oni lotumis personojn duope aŭ triope por prepari legadon de diversaj tekstoj pli malpli facilaj kaj seriozaj, elektitaj de Dominique de Mestral. Kiel vi legos ĉi-sube, esperanto ne estas nur komunikilo inter personoj sed estigas tiom da belaj poemoj kiom da beletraj tradukoj kiel la fama deklamado de Hamlet de Ŝekspiro "Ĉu esti aŭ ne esti" aŭ tiu poemo verkita en esperanto de William Auld, "Al mia amatino neesperantista" :

Eklerni esperanton vi evitas :
tre bone, kara, scias mi la kaŭzon
de tio, ke vi kvazaŭ sentas naŭzon,
kiam mi ion esperantan citas.
 
Ho jes ! Ĉu kredas vi, ke mi ne vidas
tiun subitan spasman spiropaŭzon ?
Pri l’ lingvo sentas vi ĵaluzotaŭzon,
ke mian amon vi kun ĝi dividas !
 
Kara, pripensu : ĉu ne bone estus
se pri la aferet’ vi ne kontestus,
sed entreprenus Zamenhof-ekzercojn ?
 
Ĉar tiam vere vivus vi pli home,
kaj sentus kun, ne kontraŭ mi – kaj krome,
vi poste povus legi miajn versojn.

Sen forgesi tiun pecon el "Infero" de Dante Alighieri :

Je l’ vojomez de nia vivo tera
mi trovis min en arbareg’ obskura
ĉar perdiĝinta estis vojo vera.
 
Ho, ve eĉ diri, kia lok’ terura
estas ĉi kruda, pena dens’ arbara,
revekas timon eĉ memoro nura,
 
Eĉ mort’ apenau estas pli amara.
Sed traktos mi pri renkontita ĉio,
por ke l’ trovita Bono iĝu klara.
 
Kiel alvenis mi ? Sen propra scio.
Mi vagis tiam tiel sonĝgravede,
de l’ ĝusta voj’ mi trafis al devio.

Aŭ pli malpezan "Versaro" de Marjorie Boulton pri um-vortoj (el "Faktoj kaj Fantazioj") :

UM estas vortopec’ sufiksa
Utila, sed sen senco fiksa.
Do (ne necesas nin konsterni !)
Vortojn kun – um ni devas lerni.
Kolumo estas vesto kola ;
Brakumon mi ne provas sola ;
Laktumo estas fiŝa semo,
Kortumo parto de l’sistemo
justica ; se ni tre cerbumos,
eble kompreno fine lumos.
Plandum’ kaj kalkanumo,
du, ambaŭ situas sur la ŝu’
En ĉambro ne aerumita,
spritulo trovas sin malsprita.
Ventumas ni, se estas varme-
Eble per ventumilo – ĉarme !
Vera saĝo ne saĝumas ;
Frandaĵojn ni kun ĝoj’ gustumas ;
Nazumo dum surnaza sido
helpas okulojn pri la vido.
Buŝumo hundan buŝon tenas,
Sed kvin sentumoj hundon benas.
(La flaro plej por hundo gravas,
sed vido por la hom’ pli ravas.)

Ĉiu leganto klopodis legi sian tekston kiel aktoro, ridigante aŭ provante kapti la aŭskultantojn.

Post tiu cerbumado, sub la ritma mano de Elisabeth de Mestral, nia koruso kantis gaje kvarvoĉe tiujn svisajn tradiciajn kantojn :

"Ege simple nur ami" - "C’est si simple d’aimer"
"La Jodlado" - "La Youtse"
"La Bovina vico" - "Le Ranz des vaches"
"La Vinberisto" - "Le Vigneron"

La voĉgrupo invitis ankaŭ la ĉeestantojn kanti kune : "La Malnova lignodom’ "Le Vieux chalet".

Finposttagmeze varmaj bondeziroj inter ĉiuj fermis tiun plezurigan feston.

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto