LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Oktobro > Raporto pri la lunda kunveno de la 3a de septembro 2007 : vaŭda kreo de (...)

Raporto pri la lunda kunveno de la 3a de septembro 2007 : vaŭda kreo de esperanta filmeto

ĵaŭdo 20a septembro 2007, de Elisabeth de Mestral


Francisko Randin perkomputile vidigis al ĉirkaŭ 15 ĉeestantoj kelkajn el siaj filmoj, kiujn ĉiuj povas vidi tie [1].

Li invitis la interesatojn ludi rolojn en nova filmeto. Andres proponis temon pri la nunaj fifamaj ŝafaj afiŝoj, kiuj vidiĝas en Laŭzano. Do, oni proponis scenojn de kvereloj, bataloj pri fremduloj. Tio instigis la ludontojn multe paroli, inventi dialogojn. Sed ŝajnas, ke la LES ne politikumos sur la reto. Post cerbumado, pli saĝa filmo turniĝos – dialogoj inter personoj el diversaj nacioj, am-afereto, vizito de belaj kvartaloj de Laŭzano.

Do, iru baldaŭ sur la reton por malkovri tiun specialaĵon !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto