LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Februaro > Raporto pri la unua kunveno de la jaro 2008

Raporto pri la unua kunveno de la jaro 2008

Kia estonto por nia klubo ?

dimanĉo 3a februaro 2008, de Elisabeth de Mestral


18 partoprenantoj kuniĝis en la salono de la stacidomo. Nekutima nombro : Ĉu krizaj kunvenoj devus pli ofte okazi por allogi pli da partoprenantoj ?

Nia prezidanto, Dominique de Mestral, gvidis la debaton invitante ĉiujn esprimi sin. Post la anonco de la nerekandidatiĝo de 4 komitatanoj (Dominique kaj Elisabeth de Mestral, Laurent Burgbacher, Daniel Schöni) el 5, nia klubo bezonas trovi komitatanojn. David Bühlmann prezentiĝis. Francisko Randin eksiĝos kiel kasisto kaj daŭrigos verŝajne sian sekretarian rolon. Li proponis al Sonia Chatelan prizorgi la kason kaj la kontojn. Ŝi plezure konsentis. Ĉu estos iu alia ? Oni ankoraŭ ne scias.

Dominique de Mestral faris 3 gravajn demandojn, unue : Kion la societo alportis al vi ?

Troviĝis tre diversaj vidpunktoj, foje antagonistaj kiel : "la klubo estas rezervita nur por la bonaj parolantoj" kaj kontraŭe, poste ni aŭdis : "la societo ebligas al komencantoj paroli " aŭ :"je la komenco mi bone komprenis sed mi ne povis paroli kaj iom post iom progresante mi pliboniĝis". Por kelkaj ĝi estis ankaŭ la unua kontakto kun la lingvo, sento de respondeco pri esperanto, ebleco por skribi (informilo), por aliaj : renkontiĝo kun novaj afablaj geamikoj…

Oni ankaŭ klarigis, ke niaj rilatoj estas iom "artefaritaj", ĉar ni povus plibone interrilati per nia propra lingvo… Do tio devus instigi homojn vojaĝi kaj interkonatiĝi kun alilingvanoj. Hodiaŭ multaj eblecoj ekzistas.

Pri la ies demando : "Kial vi eklernis esperanton" ? ni havis diversajn respondojn :

  • pro frateco
  • pro parencoj, kiuj jam parolis ĝin
  • por nova defio
  • pro sento de nelerteco en aliaj lingvoj
  • pro renkontoj kun Claude Gacond kaj Claude Piron
  • por pli da egaleco inter la fremdlingvuloj
  • pro ĝia neŭtraleco kaj spirita malfermeco
  • por vojaĝaj eblecoj

Dua demando : Kiuj estas viaj deziroj pri nia societo ?

La demando ne ricevis verajn respondojn. Ni parolis pri pli malpli tedaj kunvenoj ĉar :

  • malmultaj homoj partoprenas (tre ofte nur la komitatanoj kaj kelkaj komencantoj)
  • tiuj kunvenoj renkontas sukceson ĉefe kiam oni prelegas sed ne kiam oni postulas de la partoprenantoj agi aŭ paroli en esperanto. Multaj ne ŝatas prelegojn pri gramatikaĵoj (tamen ili bezonas tion !)
  • La organizo postulas multe da energio de la gvidanto, sed por ricevi nur malmultajn ĉeestantojn, tio ne valoras.

Iu demandis, kio okazis pri la nerekandidatiĝo de kvar membroj de la komitato el kvin :

Daniel Schöni tre bone klarigis, ke dum la jaro 2007 la novaj komitatanoj ne nur organizis la lundajn kunvenojn, la ekskursan semajnfinon, la Zamenhofan feston, dunivelajn babiladajn rondojn, artikolojn en informilo, sed laboris almenaŭ dum 17 horoj por pripensi, kiamaniere oni povus revigligi nian societon.
Konservo de la ĝisnuna societa strukturo kaj tute nova programo estis antaŭviditaj.

Tre bedaŭrinde, tiuj bonaj intencoj estis sisteme kontraŭstaritaj kaj naskiĝis kvereloj. Ne eblas pasigi pli da tempo por kvereloj ol por konstrui pozitivajn agojn.
Malgraŭ nobla celo de frateco, ne ĉiam esperanto kunligas…

Por informo mi aldonas, ke financa resaniĝo de la societo estis planita. Pri diversaj agoj, sciu ke laborgrupo pri literaturo kaj koruso kreiĝis dank’al la nerekandidatiĝontoj.

La protokolo de tiu laboro estas zorge resumita sur papero kaj kiuj deziras legi ĝin, baldaŭ povos.

Tria demando : Kiel vi mem konsentas helpi nian societon ?

Ĉi tie la demando perdis sin sur tute alia vojo… Kelkaj petis pli da helpo por la komencantoj (tamen mi substrekas, ke ĉijare babiladaj rondoj por ili estis aranĝitaj), sed veras, ke ni ĉiuj, sed ĉefe la komencantoj, nepre devas labori. Se Esperanto estas lingvo iom pli facila ol aliaj, tamen ĝi restas lingvo kun vortaro, reguloj kaj gramatiko, kiuj postulas studhorojn por esti regitaj. Sen labori, oni ne povas atingi bonan nivelon.

Evidenteco de tio : ni simple devis multe krokodili, ĉar kelkaj eĉ ne kapablis kompreni esperanton.

Kia konkludo ?

Afabla vespero, certe, sed proponiĝis nenio nova, nek ideo, nek solvo, eĉ neniu engaĝiĝo…

La vero estas, ke hodiaŭ en Eŭropo kluboj mortas aŭ pene vivetas… Ili ne plu kongruas kun la nuna vivmaniero kaj la reto ankaŭ ŝanĝas la interrilatan pejzaĝon…

Se oni ne alportas ŝanĝiĝojn, se oni ne malfermas sin al alilingvuloj (eblecoj ekzistas ankaŭ en nia lando !) kaj vivas nur en fermita cirklo, nia klubo malaperos. Tio ne signifas la morton de esperanto. Esperanto daŭre vivas (eble pli hodiaŭ ol iam), sed strukturoj por ĝi devas ŝanĝiĝi. Kiu hodiaŭ iras al laboro sur azena dorso, kiam li povas uzi trajnon, buson, aŭton ?

Vi, anoj, ĉu vi deziras interesan klubon ? Do, vivigu vian societon ne dorme sed age !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto