LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Aprilo > Respondo al Nicole Margot

Nova nefermita letero de la prezidanto

Respondo al Nicole Margot

mardo 4a marto 2008, de David Bühlmann


Kara Nicole,

Dankon pro la letero ricevita de vi, rilate mian nefermitan leteron de la pasinta monato.

Ĝi vekis reagojn kaj tio rimarkigas al mi, ke nia Informilo estas legata.

Mi esperas, ke nun via sano estas bona kaj daŭre estos bona. Almenaŭ mi tion deziras al vi.

Responde al via letero, mi diras, ke mi travivis tiun lastan Ĝeneralan Asembleon ne tre bone. Neniam, en mia vivo esperanta mi « sentis » tian etoson. Estis sento de ĝeno kaj timo samtempe kaj mi rigardis la regadon de tiu kunveno, kiel se gvidanto ne bone tenis la rimenojn de ĉevaloj sur glitŝtona vojo. Revenante hejmen, mi estis iom kolera kaj trista, kaj mia tuja reago estis la skribo de la malfermita letero. Verŝajne mia « kulpo » estas, ke mi de pluraj jaroj ne sekvis bone la disvolviĝon de nia Laŭzana societo pro diversaj kialoj, kiuj foje malpermesis al mi partopreni la lundajn kunvenojn. Mi konscias, ke mia tuja reago estis tro kruta kaj ke mi estus devinta mildigi ĝin.

La diversaj reagoj alvenintaj al mi montris, ke mi ne bone komprenis la kialon de tiu etoso dum la Ĝenerala Asembleo. Fakte, post ricevo de dokumentoj kaj pripensado, mi rimarkis, ke troviĝas interne de nia LES fortoj, kiuj proponas diversajn ideojn por la vigligo kaj pluvivo de nia societo. Mi taksas tiujn proponojn valoraj kaj tute ne kontraŭas ilin. La celo estas kiamaniere allogi la membrojn partopreni la kunvenojn. Se proponiĝas interesa programo, certe ili partoprenos kun plezuro. Mi ankaŭ agrable rimarkis, ke troviĝas novuloj. Eĉ se ili ne bone regas la lingvon (ĉu mi mem perfekte regas ĝin ?), mi invitas ilin ne timi paroli dum niaj kunvenoj. Oni ĝentile korektos ilin, tion mi mem travivis kiel komencanto.

Estas vere ke, kiam mi legis pri la ebla endormigo de nia societo, mi timis, kiel vi komence, pri kompleta ĉeso de la vivo de LES. Pro tio mi « reprenis servon » post tiel longa foresto de la gvidantaro. La ĉesintajn gvidantojn mi tute ne volis ofendi kaj trovas, ke ilia provo gvidi la ĉaron sur malglata vojo estas laŭdinda. Gvidi en tia situacio ne facilas kaj oni devas danki ilin. Mi esperas, ke kun la helpo de ĉiuj, novuloj kaj malnovuloj, nia komitato gvidos la ĉaron plej eble bone, por la estonto de nia Laŭzana Esperanta Societo. Redankante pro via letero, plej kore kaj amike mi salutas vin.

David Bülhman

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto