sabato 1a marto 2008, de Nicole Margot
Kara David,
Mi legis vian nefermitan leteron kun ĝeno. Kaj, kvankam mi ne povis ĉeesti la Ĝeneralan Asembleon pro sanproblemoj, mi deziras reagi al ĝi.
Mia ĝeno venas de la fakto, ke iuflanke homoj estas kritikataj eĉ sen esti persone nomitaj, kaj aliaj estas laŭdataj, eĉ tre laŭdataj. Certe ĉiuj laŭditoj meritis tiujn laŭdojn sed mi miris ne trovi en via letero (kiel en la protokolo) dankojn por la ekskomitato, kiu ne reprezentiĝis. Normale en ĉiuj societoj oni dankas ekskomitaton, kial vi ne faris tion ?
Signo, ke la ĝeno ne nur estas ĉe mi, post la lego de via letero, sed en la Laŭzana Societo : vi mem parolis pri senharmonia disvolviĝo de la asembleo, kaj pri tio kritikas Dominique de Mestral, la eksprezidanton, kiu eble faris kelkajn erarojn. Pro neĉeesto malfacilas al mi juĝi, tamen mi diros unue, ke ofte oni ne legas la pasintan protokolon. Kompreneble se membroj petas tiun legadon, oni tion devas fari. Kio vere okazis ? Mi ne scias. Dominique de Mestral ne deziris honori la mortintojn, sed ŝajnas, ke la membroj povis tamen fari tion. La prezidanta raporto esti tro mallonga ? Pri tio mi nur povas suspekti… Eble tiu mallongeco havas rilaton kun la senharmonieco, kiun vi rimarkis dum la asembleo, tutsimple ĉar la kaŭzo de la nereprezento de 4 estraranoj sur 5 estis tre tikla kaj neniam klare diskutita en la societo, malgraŭ la volo de la ekskomitato, kiu tiucele dediĉis la januaran kunvenon al diskuto pri nia societo. Aferoj ne klarigitaj ĉiam kreas ĝenon. Se tian klarigan diskuton oni fuĝas, certe diversas la kaŭzoj.
Vi mem komentas tion, kion vi nomas demision (kaj la ekskomitato nereprezentiĝon), dirante, ke “ili minacis la membraron endormigi la societon”. Fortajn vortojn, tamen ! Ĉu vere la ekskomitato havas la povon endormigi la societon ? Ĉu ili eĉ havis tiun intencon ? Post diskuto kun ili mi povas diri, ke certe ne. Mi tamen devas diri, ke ankaŭ mi estis ŝokita legi la anoncon de tiu nereprezento de 4 membroj de la komitato, kaj strange, ankaŭ sentis iun minacan tonon, kiam tiuj komitatanoj respondecigis nin, la membrojn, pri la pluvivo de la societo. La ŝoko estis despli forta, ke mi konsideris, ke tiu komitato alportas novan kaj feliĉigan dinamismon. Mi do informiĝis ĉe ili kaj komprenis, ke ili havis multajn ideojn kaj interesajn intencojn por la societo sed konsideris, ke ili ne trovis la taŭgajn kondiĉojn por efektivigi sian laboron, kaj, relegante la oktobran anoncon mi konstatis, ke la tono tute ne estis minaca. Nur ni ricevis tiun impreson, ĉar ni ne komprenis la kialon de tiu nereprezentiĝo. Ĉar mi ne volas paroli en la nomo de tiu ekskomitato, mi invitas vin, se vi deziras pli da informoj, relegi la tekston de Elisabeth de Mestral post la januara kunveno aŭ vin informiĝi rekte al ili.
Por fini tiun leteron kun pozitivaj sentoj ĉar mi opinias, ke ĝeno kaj malharmonio ne daŭros longe, mi volas danki kaj gratuli tiun ekskomitaton, tio estas : Elisabeth, Dominique, Daniel, Laurent (sed ankaŭ Mara, kiu kvankam ekster la komitato multe kunlaboris) por ilia granda kaj efika laboro : por la riĉaj kaj plenideaj semajnfinoj kaj por la zamenhofaj festoj, por ilia okupiĝo pri la babila rondo, por la interesaj artikoloj en la Informilo, por la koruso, por la literatura grupo, kaj certe por multo alia, kiun mi ĉu forgesas ĉu ne konas. Ankaŭ pozitivas la certeco, ke tiu ekskomitato plu laboros por esperanto, kaj la nuna scio, ke nova komitato reprenis la gvidadon de la societo. Al ĉiuj mi deziras plenan sukceson.