mardo 5a junio 2007, de LES komitato
Ĉiuj versioj de tiu artikolo :
Semajnfino enĉaleda de vendrede, la 22-an ĝis dimanĉe, la 24-an de junio 2007.
KIE : La ĉaledo konstruita de la nedrinkantaj fervojistoj kaj nomita “Nia rifuĝejo – Notre Abri” posedas 30 litojn, en ĉambroj kaj en dormejo. Ĝi superas la lemanan lagon en la montoj super Montreux – Blonay vidalvide al la Sonloup hotelo. Ĝi estas atingebla peraŭte kaj pertrajne ĝis Chamby. La posedantoj “La Fondation des Oliviers” petas, ke neniu alkoholaĵo eniru la ĉaledon.
KIO : La Laŭzana Esperanto-Societo invitas vin partopreni tiun semajnfinon. Diversaj aktivecoj estos proponitaj, kiel kuirado, esperanto-kurso, ludoj kaj promenadoj. La detala programo disponeblos surloke.
KIAM : Vendrede la 22-an ekde la 18-a ĝis sabate la 24an post la purigado.
KIEL : La vendreda vespermanĝo, la sabata kaj dimanĉa matenmanĝoj, kaj la sabata tagmanĝo estos organizataj individue. Sabate vespere, ni kune festenos dank’al la kuirema grupo.
FINE : Ni purigos la lokojn dimanĉe, ĵus post la tagmanĝo.
PREZO : Por la semajnfino (du noktoj kaj sabatvespera manĝo), po 65.- por persono en 2- aŭ 4-lita ĉambro aŭ po 45.- por persono en dormejo (10-lita ĉambro). Senpage por la junuloj ĝis 16-jaraĝa. Kunprenu viajn litaĵojn aŭ dormsakon.
ARANĜOJ : Se vi ne povas partopreni la tutan semajnfinon, kontaktu François telefone (076 411 14 55) *ekde la 5a de junio* por detaloj.
KIUJ : La unuaj pagintoj estos la unuaj registritaj. La loko estas limigita, do rapide sendu perpagile (10-26785-8) la sumon pri via(j) tranoktado(j) notante aŭ “ĉambro“ aŭ “dormejo“. Ankaŭ eblas aliĝi retpoŝte al esperanto@citycable.ch. Se vi nuligos vian aliĝon, nur la duono de la mono revenos al vi. Ni plezuriĝas vidi vin antaŭsomere en “montaraj antaŭferioj”.
LIMDATO : La limdato por la aliĝo estas lundo la 18a de junio. Poste ne plu eblos aliĝi al la sabata vespermanĝo.
Amike Via,
La LES-komitato