ĵaŭdo 20a septembro 2007, de François Randin
Ĉiujare, somere, la geamika asocio de la kastelo de Grezijono organizas staĝojn. Dum unu semajno, la partoprenantoj - germanaj, hispanaj, rusaj, francaj, brazilanaj kaj svisaj - Olivier Bonzon, Françoise Peterman kaj ŝia edzo - povas plibonigi la nivelon de sia povmaniero paroli esperanton per trinivelaj kursoj.
La unua estas speciale proponita al la komencantoj. Tiel dek kursanoj - kiel Olivier, lernanto mia - sekvas la nuresperantparolantan instruadon donitan de germanino. La unua kurso estas ankaŭ maniero studi per ludo kaj promenado.
En la dua, rusino instruas subtilaĵojn de nia lingvo. Per diversaj tekstoj, la studantoj povas legi kaj resumi, kion ili komprenas.
En la tria, kvin personoj deziris nur … babiladi inter si. Kiel kutime la francoj akcentaĉas kaj ne volas evoluigi sin. La instruistino rusa proponis korekti la erarojn de la gefrancoj … kiuj ne konsentis kaj klarigis ilian opinion tiel : "Se iu korektas min, mi ne plu povas babili … mi tute mutas".
Bonŝance, kelkaj nefrancoj bonparolantaj trovis momenton dum la vespero por paroli kaj por evoluigi nian nivelon. Mi mem ricevis de du francinoj komencantaj la mendon, ĉu mi perlege trejnadigus ilin por : "Neniam akcenti fuŝe" … ili diris. (Restas espero !)
La grezijonaj gevolontuloj estis tre akceptemaj kaj kuiris manĝaĵon bongustan dum la tuta semajno. Kurso de jogo estis organizita ankaŭ por ĉiuj, kiuj interesiĝas.
La regiono tiel agrablas, ke ni biciklis multfoje tra la kamparo apud Baugé. Merkredo estas libera tago, do ni profitis vidi kastelojn "de la Loire". Ni vizitis Azay-le-Rideau kaj Ussé, kie Olivier, bonŝance, renkontis enĝardene la maljunan dukinon, bienulo de la kastelo. Ŝi rakontis al li, kiel malfacilas okupiĝi pri antikvaĵoj kaj ke ŝia bofilo riĉa monhelpas ŝin multe.
Mi devas ankoraŭ diri, ke Sonia, Marguerite kaj Sylvette iris grezijonen, meze de julio, ferii enkastele.
Interese estas trapasi semajnon nur esperantlingvan en belega ĉirkaŭaĵo kastela. Mi invitas vin iri foje en Grezijonon, ĉar tre agrablas eniri Esperantion.