sabato 13a oktobro 2007, de LES komitato
En la lasta informilo, la komitato parolis pri novaj projektoj, kaj jen la unua jam komenciĝis. La ideo estas studi la libron "La bona lingvo" [1] de Claude Piron. Tiuj studaj rondoj okazos ĉiufoje ĉe iu alia el la partoprenantoj, je la 18h30. Iu el ili gvidos la kunvenon, kaj ĉiuj strebos kompreni la subtilaĵojn aŭ nekutimaĵojn de tiu libro, kaj diskuti la gravajn punktojn.
Tiu agado ne estas por komencantoj. Ĉiu partoprenanto preparas la kunvenon legante la pritraktotajn ĉapitrojn.
La unuaj datoj estas :
Se vi interesiĝas pri tiu agado kaj volas partopreni (eĉ se vi mistrafis la unuajn kunvenojn), kontaktu Daniel kaj Mara telefone je la 021 624 44 23 aŭ retmesaĝe.