LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Oktobro > Ŝveligitaj fromaĝkuketoj kun roza pipro

Kaserolaj « Babetbabilaĵoj »

Ŝveligitaj fromaĝkuketoj kun roza pipro

Unua plado servita dum la ekskurso 2007

ĵaŭdo 20a septembro 2007, de Elisabeth de Mestral


JPGPri sufleoj, mi ofte aŭdis : “Mia Dio ! kiam mi alportis miajn sufleojn al miaj gastoj, ili tute malŝvelis. Ili ŝajnis ebenaj omletoj !”.

Multaj pensas, ke malfacilas sukcesi baki sufleojn. Veras, ke tradiciaj receptoj faritaj per beŝamelo postulas iom da trejnado.

Sed la recepto, kiun mi proponas al vi, certe sukcesos. Mi ricevis ĝin de vaŭda amiko, kiu mem ricevis ĝin sekrete de sia avino en Gruyères ! Simpla kaj facila !

Kvantoj por 4 personoj

k.k. = kafkulero / s.k. = supkulero

- 2 dl lakto
- 20 gr. faruno
- 20 gr. butero (iom fandita)
- 3 grandaj ovoj
- 80 gr. raspita fromaĝo (Gruyères, Vacherin aŭ Comté)
- 4 bakbovletoj (diametro : 8 – 8.5 cm)
- 2 k.k. roza pipro pulverigita (vi povas anstataŭigi ĝin per iom da muskata nukso kaj 2 k.k. de timiano)
- 2-3 s.k. nerafinita faruno + iom da butero kaj oleo por ŝmirado

Preparo

Ŝmiru viajn bakbovletojn kun iom da butero kaj metu ilin en fridujon ĝis la butero malvarmiĝos denove sur la parietoj.

Intertempe, en granda bovlo almiksu unu post la aliajn : ovojn, lakton, buteron, raspitan fromaĝon, farunon kaj la rozan pipron. Kirlu bone.

Gustumu la mason kaj eventuale aldonu iom da salo.

Prenu el la fridujo viajn bakujetojn kaj ŝmiru denove la parietojn per iom da sezama aŭ sunflora oleo. Poste superŝutu enen iom da nerafinita faruno (tritiko, spelto aŭ fagopiro) (blé, épeautre ou sarrasin). Priatentu, ke ĝi bone gluu sur la interna parto de la bovletoj : tiu ago igos viajn fromaĝkuketojn bele ŝvelitaj kaj kreos maldikan kruston.

Bakado : En varma forno, 200-220 gradoj dum 20-25 minutoj ĝis la sufleoj iĝos orkoloraj.

Prezentado

Helpe de tuko por ne bruligi vin, deponu viajn belŝvelitajn fromaĝkuketojn sur telerojn, kiujn vi akompanos, ekzemple, de freŝa salato de laktuko, eruko kaj kukumo.

Glaso da blanka vino kiel Chasselas aŭ Chardonnay de nia regiono tre bone subtenos tiujn rozpipritajn sufleojn.

Je via sukceso !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto