LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2008 > Aŭgusto > Vojaĝo al Pollando

Vojaĝo al Pollando

Somero 1984

vendredo 13a junio 2008, de David Bühlmann


La unuan fojon mi iris al Pollando en aŭgusto 1959 por partopreni la 44an kongreson (la kongreso de la jubilea jaro), kiu okazis en Varsovio. Estis mia unua veturo pere de aviadilo, tiutempe helica. Atendis nin ĉe la flughaveno gejunuloj, Fraŭlino Jeannette Sidorak kaj Sinjoro Jeremiasz Ratajczik. Mi restis en kontakto perkoresponde kun ili post la kongreso, ĉefe kun la fraŭlino, kiu pli volonte skribis. Regula korespondado okazis inter ni, tiel ke mi invitis ŝin dufoje al Svislando. Tial do post tio ŝi plurfoje invitis min reciproke al Pollando.

Finfine, post 25 jaroj, mi decidis refoje vojaĝi al tiu lando. Tiun-ĉi fojon mi iris trajne, tra Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio. Jen la aventuroj travivintaj, laŭ tiamaj notoj.

Dimanĉe la 15an de julio 1984

Je la 8h32 la trajno por Zuriko foriras sub pluva vetero. Ni aŭdiaŭas la lagon, ĉiam sub griza ĉielo kaj post la tunelo de Chexbres iom da nebulo ĉirkaŭas la arbaron. La trajno estas plenplena, ŝajne pro la komenco de la someraj ferioj. Eniro en Bernon 9h 38. Pluraj foriras sed revenas aliaj. Oni komencas aŭdi la svisgermanan lingvon.

En Zuriko mi atendas la trajnon por Vieno. Parto de la stacidomo estas en renovigo. Nun mi sidas en la kupeo por nefumantoj ; vidalvide de mi, sinjorino aŭstria. La trajno nomita « Franz Schubert » estas malpli plena ol la antaŭa. La lago de Zuriko estas griza sub pluvo. Estas tagmeze kaj la Wallensee kun la Kurfisten estas ĉirkaŭ ni. Post la forveturo aŭstria dogano kontrolas la pasportojn. Nun ni estas en Buchs, dogana urbo. Ni foriras je la 12h 48. Ek al Aŭstrio ! Oni bonvenigas nin en la trajno laŭ tri lingvoj (germana, angla kaj franca). Iom poste mi tagmanĝas per la sandviĉoj kunportitaj. Ni trapasas la riveron Inn, kiu estas terkolora. Eĉ poste ĉiuj riveroj montriĝos tiakolore.

Ekde nun, antaŭ Linz, oni revidas la farmojn tipajn kun du aŭ tri vicoj da fenestroj laŭ kvadrata aŭ triangula plano. Ekstere la suno komencas malsupreniri. Ni alvenas al Vieno okcidenta je la 21a horo. Tuj mi iras serĉi taksion por iri al la suda stacidomo, kie mi devas trafi trajnon por Pollando.

Nun mi estas en la stacidomo Vieno suda kaj post peto de horaro, ne havebla, mi serĉas sur la granda ŝildo. Jen mi vidas : mia trajno, kiu nomiĝas « Chopin », iras ĝis la landlima stacio de Zebrźydowice kaj daŭrigas ĝis Varsovio kaj Moskvo ! Ĉe la kajo estas grupo de polaj skoltoj kun akompanantoj kaj mi aŭdas la polan lingvon. Ne ankoraŭ estas la horo por foriri kaj mi serĉas, kie mi povas iom trinki. Preskaŭ ĉio estas ŝlosita krom trinkejo kun bruaj viroj kaj kafejo de restoracio trankvila. Tie mi trinkas bonvenigan kafon « Schlager ». Kiam mi revenas, la trajno estas tie-ĉi kaj la skoltoj (knabinoj) atendas sur la kajo, ĉar la vagonoj ankoraŭ ne malfermiĝis. Mi rimarkas, ke aŭstriaj skoltoj akompanas ilin. Mi rigardas ĉe la lasta vagono aŭ antaŭlasta kaj rimarkas la ŝildon por Zebrźydowice. Nun oni eniras kaj mi trovas lokon en kupeo najbara al tiu de la skoltinoj, kie jam sidas pola sinjorino kun knabo kaj jugoslava sinjoro.

Ĉe la kajo skoltoj salutas per siaj krioj, kantas. En la trajno ankaŭ krioj, kantoj sed, kiam foriras la trajno, du knabinoj preskaŭ ekster la fenestro ploregas, tiel ke la ĉefino, grumblante, ektiras ilin ambaŭ enen.

Ni haltas je la 24a horo ĉe la vera landlimo, ŝajne en plena kamparo. Ambaŭflanke pikdratoj. La trajno haltas denove post iom da tempo en Breclav. Dogana kontrolo, pasportoj, vizoj, rigardo ekster la vagono sur la tegmenton, sub la plankon, ktp.

Nun ni estas…

lunde, la 16an de julio

…kaj ni ekiras por trairi la tutan Ĉeĥoslovakion.

Dum la nokto mi provas dormi, sed vere malbone, ĉar ĉiufoje, kiam haltas la trajno, malsupreniras kaj supreniras vojaĝantoj. Envenis soldatoj kaj viroj kaj mi tute ne povas etendi la gambojn. Ĉe la forlaso de Ĉeĥoslovakio en Petrovič Karviné denove kontrolo de ĉeĥaj doganistoj. Denove ekiro kaj je stacidomo, kiu ŝajnas preskaŭ nenio, mi rimarkas tra la fenestro, ĉar nun tagiĝis, ke estas la dogano de Pollando.

Kontrolo de la polaj doganistoj, pasporto, vizo, enskribo de la mono kunportita kaj fotoaparatoj. Sekvas granda diskuto kun la tri jugoslavoj de mia kupeo, ĉar ŝajnas, ke du ne estas en ordo kun la paperoj. Finfine alveno de oficiro, kiu malsuprenigas ilin ambaŭ.

Nun la pola sinjorino parolas fumante cigaredon kun doganisto kaj ŝajnas, ke ni baldaŭ daŭre foriros. Revenas la sinjorino en la kupeon kaj subite ŝi demandas, kie ni estas. Respondo, Zebrźydowice ! Tuj ŝi konsilas al mi malsupreniri, ĉar tie mi devas ŝanĝi por iri al Bielsko-Biała. La vojo, kiun mi sekvis estis : Breclav – Hodonon – Kvitkovice – Prerŏv – Hranice – Ostrava – Karvina – Petrovič Karviné – Zebrźydowice.

Dum atendo en la stacidomo de Zebrźydowice mi demandas por ŝanĝi monon, sed ne eblas. Mi vidos en Bielsko. Mi iras al necesejo kaj, ne havante polan monon, mi donas 50 centojn svisajn (kostas 1 słt). Mi ankaŭ demandas germane, el kiu perono foriros la trajno por Bielsko. Fraŭlino respondas pole, montrante per fingroj la 3an.

Nun mi ĵus envagoniĝas por Bielsko, kien mi baldaŭ alvenos. Nun mi estas en Pollando ! Ni ĵus trafis Pruchna. Oni vidas, ke pluvis dumnokte, ĉar estas tute malseke. Dumvoje eniras kaj eliras gelaboristoj, devas esti la laborista trajno matena. Strange, ne estas biletkontrolo ! La vojo iras tra arbaroj plejparte betulaj kaj en matena nebulo. Fariĝas tre norda pejzaĝo. Ni trapasas lagetojn kaj mi eĉ vidas cikonion antaŭ ol alveni al Bielsko, kie, mi esperas, mia amikino Jeannette atendas min. Ĝustahore 7h 04 ni alvenas kun la suno, kiu brilis iom antaŭe. Ĉiuj vojaĝantoj foriras kaj malaperas rapide. Mi direktas min al la centro de la stacidomo kaj rigardas, ĉu iu atendas min. Neniu interne, neniu ekstere. Verŝajne mia amikino ankoraŭ ne ricevis mian leteron.

Mi bezonas polan monon kaj provas ŝanĝi 20 svisajn frankojn. Sed oni ŝanĝas nur polan monon al eksterlanda mono. Por tio mi devas iri al banko je la centro de la urbo, montras al mi la deĵoranto. Piede, kun valizo en mano, mi serĉas kaj finfine trovas oficejon « Orbis ». Jam atendas kelkaj personoj kaj mi vidas, ke ĝi malfermiĝos nur je la 10a horo. Ni estas 5 min. post la 8a kaj mi ne volas atendi.

Reirante piede al la stacidomo mi tie enskribas la adreson de Jeannette sur papero kaj memorante, ke mi havas unu dolaron, mi pretigas ĝin kaj montrante la paperon haltas taksion. Post momento, rapide ni forlasas la stacidomon kaj direktiĝas al kamparo, trapasas ponton sur trajnlinio kaj post kelkaj kurbiĝoj eniras ŝajne vilaĝon kun ŝildo Bielsko-Biała. Mi scios poste, ke la kvartalo, kie loĝas mia amikino, estas nova kaj troviĝas en la najbara kamparo de la urbo. Temis pri vilaĝo Komorowice, kies nomon la kvartalo konservis. Eĉ, se mi ne eraras, stacio de la trajnlinio al Varsovio staras proksime. Vere similas al vilaĝo. Fine, post peto, mia ŝoforo haltas antaŭ bloko de domoj. Mi pagas kun mia dolaro, klarigante, ke mi ne havas polan monon. Kostas 80 słt kaj mi pagis pli. La ŝoforo miras kaj dankegas, eĉ akompanas min ĝis la enirpordo. Mi sonoras kaj post momento malfermas la patrino, kiu akceptas min, dirante, duone france, duone germane, ke Jeannette estas en la urbo kaj revenos je la 10a horo. Nun ĉirkaŭ la 9a horo kaj trinkante teon mi skribas.

Kiam Jeannette alvenas, je la 10a horo, ŝi miras je mia alveno kaj ege ĝojas, ĉar ŝi ankoraŭ ne ricevis mian leteron. Atendante ŝin, mi babilis, iom france sed ĉefe germane kun la panjo. Mi eĉ havis ŝancon trovi ŝin hejme, ĉar kelkajn tagojn antaŭe ŝi estis for ĉe geamikoj. Kune ni matenmanĝas kun Jeannette kaj poste ni iras en la urbon aŭtobuse por anonci min ĉe policejo kaj ŝanĝi monon. Tuj ni iras al hotelo de firmao « Orbis », kie mia amikino konas la oficistinon. Okazas iom da miskompreno, ĉar oni kredas, ke temas pri franca mono ! Finfine, ĉar mi ne havas por ŝanĝi sufiĉe da mono por tri tagoj, kiel ili petas, mi ne ŝanĝas kaj revenos morgaŭ.

Poste ni iras al la urba domo por mia enskribo kaj, kiam ni eliras, komencas forte ekpluvi. Ni iom atendas pri ĉesigo kaj sukcesas trafi aŭtobuson de firmao PKS (transport-firmao ŝtata), kie laboras Jeannette. Tie ŝi deziras, ke mi renkontu esperantan koleginon de la oficejo, kiun mi konis en la kongreso de Budapeŝto pasintjare. Post tiu revido ni reiras hejmen por tagmanĝi.

Posttagmeze ni reiras al la urbo por sendi telegramon al Nowa-Huta, kie loĝas Zoŝia (amikino konata dum la kongreso de Varsovio en 1959), kiun mi deziras viziti fine de la semajno. Ni ankaŭ provas telefoni al Varsovio, sen sukceso, por havi la adreson de samideano Walter Źelaźny, kiun mi konis en Svislando. Finfine, taksie, ni iras ĉe la prezidantino de la loka E-societo, Ella, kiun mi ankaŭ konis en Budapeŝto.

Marde, la 17an de julio

Sufiĉe bone mi dormis, se ne paroli pri la nervkramfoj ĉe la piedoj kaj gamboj, pro kiuj plurfoje mi devis leviĝi (Tio verŝajne pro la laceco de la vojaĝo). Espereble tio pliboniĝos estonte. Mi vekiĝas je la 7h 30. Ĉar ŝajnas, ke venis iu, kiu vizitas miajn gastigantojn, mi skribas.

Vizitanto estis Ella, kiu deziris scii niajn tagajn projektojn por esti kun ni. Sekvas agrabla matenmanĝo en kompanio de Jeannette. Post tio ni kune iras al la centro de la urbo, al banko, por fari svisan monereton. Tie mi ŝanĝas monon por 6 tagoj. Refoje aŭtobuse al poŝtoficejo de la antaŭa kvartalo, kie Jeannette loĝis, ĉar estas tie-ĉi ŝia korespond-adreso. Tio, ĉar oni bone konas ŝin, kontraŭe al ŝia nuna poŝtoficejo. Ŝi tie trovas aron da leteroj, inter ili la mian, kiu anoncis mian alvenon !

(daŭrigota)

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto