Ofte esperantistoj parolas pri kion ili postulas de esperanto. « Mi ŝatus, ke esperanto iĝu la lingvo de la mondo. Mi ŝatus, ke ĉiuj parolu esperanton. Mi ŝatus, ke esperanto estu ankoraŭ pli facila, ke oni forprenu akuzativon de ĝi, ke estu nova vorto por tiu afero, ke oni intruu ĝin en la lernejoj, … »
Ĉiu bone scias, kion li postulas de esperanto. Sed kion esperanto postulus de vi ? Se esperanto povus mem paroli, kion ĝi volus, kion ĝi ŝanĝus ?
Se mi estus esperanto, mi ŝatus, ke homoj min uzu, kaj eĉ bone uzu. Ne nur ke ili kapablu saluti per mi, sed ke ili filozofumu, politikumu, babilumu, amikumu per mi. Mi ŝatus esti legata, skribata, aŭskultata, parolata, kantata. Mi ŝatus informi, distri, ludigi, tuŝi la korojn, karesi la orelojn, ŝoki la konsciojn, briligi la okulojn, starigi la harojn, ruĝigi la vangojn, fluigi la larmojn kaj ilin sekigi.
Eble mi estus iom malĝoja, vidante ĉiujn tiujn tiel nomitajn esperantistojn, kiuj ofte min nur apogas peridee, sed ne sufiĉe perparole. Lingvo ne estas vivanta laŭ la nombro de siaj apogantoj, sed de siaj parolantoj. Mi, esperanto, do alvokas vin, esperantistojn : uzu min plu kaj pli, parole kaj skribe, kore kaj mense.
Kaj vi ? Kion vi ŝatus, se vi estus esperanto ?