LES - Informilo

Hejmpaĝo > 2007 > Decembro > Zamenhofa festo de la sabato 15a de decembro 2007

Zamenhofa festo de la sabato 15a de decembro 2007

vendredo 30a novembro 2007, de LES komitato

Ĉiuj versioj de tiu artikolo :


Kie : En la rifuĝejo de Etoy (Vidu la mapon).

Por la sportuloj, ĝi estas facile atingebla post 30-minuta marŝo de la stacidomo. Ni ankaŭ veturigos personojn, kiuj alvenos trajne kaj ne povas marŝi. Alvenoj de la trajnoj el Laŭzano kaj Ĝenevo : je la 10 h 46 en Etoy.

Kiam : Ekde 11 h 00

Tagmanĝo : "Kanada manĝo".

Alportu tortojn, panojn, fromaĝojn, salatojn, kukojn, ktp… En la kabano, varma teo estos preparita.

Distrado :
- Legado de kelkaj fabeloj, sed tiuj, kiuj ankaŭ deziras deklami interesajn tekstojn, rakonti historietojn aŭ amuzigi nin, ne hezitu !
- Muziko : Nia koruso interpretos kvarvoĉe kelkajn ĉarmajn kantojn.

Venu nombre por tiu amika festo kaj ne forgesu kunporti en via korbo vian plej bonan humoron humuran !

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | Retejo-mapo | Privata spaco | SPIP | skeleto