Kiel estraronto… « normala » membro… mi deziras ĉi-tie esprimi miajn sentojn.
La disvolviĝo de tiu asembleo estis iomete senharmonia. Bedaŭrinde, la tagordo de la asembleo ne estis konfirmita de la membraro.
- Protokolo de la asembleo 2007 - estis rapide elŝutita malgraŭ kelkaj petoj pri ĝia legado. Tamen oni devis jam koni ĝin, ĉar ĉiuj devis legi ĝin hejme… jam lastmarte.
- Raporto de la prezidanto – ne vere ekzistis (nur du vortoj, ne pli)… Li do saltis tuj al la…
- Raporto de la kasisto – kiu estis tre bone prezentita. La kasisto/sekretario, ne dankita pro sia laboro (escepte de la kaskontrolantoj), ĉi-jare, post 5 jaroj, transdonas la kason.
- La mortintoj - ŝajne (laŭ la tagordo)… ne meritis honoran momenton. La membraro premis la komitatanojn silentigi nin mallongan tempon… starante.
- Demisioj kaj novaj membroj – Montriĝis, ke neniu demisio okazis en 2007. Dank’al la « kursoj senpagaj » de Francisko, ekde pli ol 5 jaroj, ni bonŝancas akcepti novajn membrojn en nian societon (eĉ eks-komitatanojn).
- Kotizoj – Mi notas, ke venontjare la nova komitato proponos al la asembleo statutajn ŝanĝojn pri pasiva kotizo kaj pri la nepagantoj.
- Retejo – Nia asocio tre bonŝancas havi Laurent kiel laboreman membron ; li konsentis daŭre zorgi pri nia retejo. Dankon al li.
- Informilo – Nia societo ankaŭ tre bonŝancis, ĝis nun, havi Michel Roch, nian presiston, kiu longtempe havigis al la legantaro tre riĉan gazeton. Dankegon al li. Ĉi-tie ni ankaŭ tre dankas Laurent kaj Nancy pro ilia helpo efika kaj daŭra.
- Demisio de la komitato kaj elekto de la nova – Mi estis tre surprizita aŭtune legi, ke 4 komitatanoj demisios februare. Mi ankaŭ legis, ke ili minacis la membraron endormigi la societon, se neniu konsentus estriĝi. Mi tuj decidis reveni kiel komitatano, eĉ se mi estis prezidanto jam en la sesdekaj jaroj. Mi ankaŭ ĝoje aŭdis, ke Sonia konsentis repreni la kason kaj Stéphanie, trefreŝdata membro, subteni mian prezidantan laboron. Finfine, nia societo devas multe danki Francisko pro lia laboro kiel sekretario. Mi scias, ke li, silente kaj diskrete, estas la ambasadoro de la Laŭzana esperanto-societo.
- Elekto de la kaskontrolantoj – Sonia estris la grupon lastjare. Françoise helpis ŝin kaj tiel estros venontjare. Ĉar la eksprezidanto forgesis tiun punkton kaj ĉar la societo bezonas duan kaskontrolanton, la nova komitato honoris Jaqueline per tiu rolo en 2008. Mi mem informos ŝin pri tio.
- Programo 2008 – Ĉar, januare, multaj petis plibonigi la parolmanieron, la nova komitato decidas dediĉi kelkajn lundajn kunsidojn por interŝanĝoj tiurilate. Aprile, ni kunsidos ankaŭ por ronde babili. (Vidu la retejon.) En 2008 ankaŭ, ni reprenos la bonan kutimon « ekskursi tuttage ». Estas ankoraŭ surprizo, sed mi povas diri al vi, ke la celo estos valesa.
- Proponoj kaj diversaĵoj – La ekskasisto proponis disdoni aliĝilojn, por ke ni decidu ricevi nian informilon ĉu rete, ĉu letere. Jam multaj aliĝis. Mi esperas, ke ankaŭ vi resendos al la sekretario la plenumitan abonilon : tio helpos malgrandigi la elspezojn pri la Informilo kaj plibonigi la staton de nia kaso. Dankon al vi ĉiuj.
Mi prezidos LES dum unu jaro kun feliĉo, ĉar mi multe amas esperanton. Mi pensas, ke ĝi meritas tiun grandan laboron de komitatanoj sindonemaj. Por ke nia laboro efiku, ni bezonas vian partoprenon… vian ĉeeston… vian subtenon.
Antaŭdankon al vi ĉiuj… kiuj amas esperanton kiel ni.
David