Saluton ! Tiu artikolo pri la kara kastelo multe interesas min ! (Mi ŝatas interalie la amuzan eron, en kiu vi aludas la francan akcentaĉon… Tro maloftas tiaj sinceraj kritikoj.)
Aperis, dum la lasta semajno de staĝoj, nova revueto nomita "Kastel Grezijono" sed baldaŭ nomota "Grezijona Gazeto". Estas papera libreto, kvankam oni povas elŝuti ĝin por legi kaj mem printi el tie : http://perso.orange.fr/solstare/kastel/. Por la dua numero ni nepre bezonas vian trafan artikolon ! Unua solvo : ni konservas vian tekston, kun etaj korektoj, sub titolo kiel "Svisoj vizitas la kastelon" aŭ "L.E.S. en (…)