Ankaŭ se vi ne estas tre kuirema vi povos facile kontentigi viajn gastojn per tiu bona recepto.
Vi povas pretigi tiun ŝaŭmaĵon antaŭe kaj lasi ĝin 1-2 tagojn en fridujo.
Aneto (aneth) : anethum graveolens. Umbeliferaco. Devenas de la greka “anêthon” kiel por anizo kaj graveolens elvenas de la latina “gravis” = peza, forta kaj olens = aromi, do tiu vorto signifas : kiu forte odoras.
Unue ĝi kreskis ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj en Azio. Israelanoj kultivis ĝin en legomaj ĝardenoj. Jam antaŭ 5000 jaroj Egiptanoj (…)