La unuan fojon mi iris al Pollando en aŭgusto 1959 por partopreni la 44an kongreson (la kongreso de la jubilea jaro), kiu okazis en Varsovio. Estis mia unua veturo pere de aviadilo, tiutempe helica. Atendis nin ĉe la flughaveno gejunuloj, Fraŭlino Jeannette Sidorak kaj Sinjoro Jeremiasz Ratajczik. Mi restis en kontakto perkoresponde kun ili post la kongreso, ĉefe kun la fraŭlino, kiu pli volonte skribis. Regula korespondado okazis inter ni, tiel ke mi invitis ŝin dufoje al Svislando. Tial do post (…)