LESWiki : ProtoKolo

ĈefaPaĝo :: Kategorioj :: PaĝaIndekso :: ĴusajŜanĝoj :: ĴuseKomentitaj :: Eniri/Aliĝi

Protokolo 2010


La ĝenerala asembleo de LES
okazis la 1-an de februaro 2010
ĉe la unuaetaga salono de la bufedo CFF en Laŭzano.

Ĉeestis 12 aktivaj membroj kaj 1 kandidato :
David Bühlmann (prezidanto) - Sonia Daubercies (kasisto) – François Randin (sekretario) – Rosario Scopelliti – Charlotte Blanc Maillard – Françoise Pétermann – Christiane Andreae – Lucienne Dovat - Claude Blanc – Gilbert Darbellay – Nancy Fontannaz – Nicole Margot (membroj) - Bernard Junod (kandidato)

Ĉeestis 1 vizitanto : Viktor (amiko de Charlotte)

Senkulpiĝis 4 aktivaj membroj kaj 4 kandidatoj :
Malte Givanoli – Jaqueline Vasserot - Félix Dudler - Stéphanie Strappazzon (membroj)
Giulio Grigoletto – Marco Torti – Monique Golaz – Pierre Delaunay (kandidatoj)

La prezidanto malfermas la asembleon je la 20-a kaj 27.

Tagordo de la asembleo 2009
La tagordo estas akceptita unuanime.

Protokolo de la lasta asembleo
La protokolo de la lasta asembleo estas akceptita.

Raporto de la prezidanto
David Bühlmann raportas pri la diversaj eventoj en 2009 – 2010. La prezidanto rememorigas al ni pri la diversaj kunvenoj, kiuj kunigis multajn partoprenantojn, speciale dum la ekskurso kaj la prezentado de esperanto en la bazaro dumprintempe.

Raporto de la kasisto
La kasistino raportas pri la bona farto de nia kaso. Ni ricevis donacon (CHF 700.-) de la familio de Marguerite Jaccard kaj atendas la heredaĵon (CHF 2000.-) de Marguerite Jayet dediĉotajn al propagando de nia lingvo.
Sonia listigas la nepagintojn 2008 kaj 2009 : de Mestral Dominique & Elisabeth – Michel Roch - Languetin Patrick - Michel Raymond & Noëlle - Mauro Pascale - Schöni-Bartoli Daniel & Mara. La sekretario kontaktos Yvette Goy ankaŭ ne paginto, kiu estas malsana.

Raporto de la kaskontrolantoj
La raporto de la kaskontrolantoj estas legita de Christiane Andreae.

Voĉdono pri la raportoj
La raportoj de la prezidanto, de la kasisto kaj de la kaskontrolantoj estas kune akceptitaj.

Demisiantoj kaj novaj membroj
La asembleo konsentas laŭ la statutoj eksigi la membrojn, kiuj ne pagis kotizon dum 2 jaroj: de Mestral Dominique & Elisabeth – Michel Roch - Languetin Patrick - Michel Raymond & Noëlle - Mauro Pascale - Schöni-Bartoli Daniel & Mara.
Arlette Di Vetta - Gertrude Jehle – Laurent Burgbacher demisiis fine de 2009, perletere.
La asembleo akceptis unuanime : Bernard Junod – Giulio Grigoletto – Marco Torti – Monique Golaz – Pierre Delaunay kiel novaj aktivaj membroj dirante, ke ili pagos la kotizon nur en 2011 .

Kotizoj
La kotizoj restos po CHF 50.- por la aktivaj kaj po CHF 30.- por la pasivaj membroj kaj po CHF 10.- por la junuloj.

Retejo
Laurent Burgbacher konsentas daŭre okupiĝi pri la retloko de nia societo : www.alawa.ch/les. Francisko Randin daŭrigas zorgi pri la diversaj informaĵoj regulaj. Nicole Margot mendas, ke la informiloj aperu arkive en la retloko. Francisko transdonos la mendon al Laurent.

Informilo
Ĉiuj membroj - aktivaj, pasivaj, junaj kaj honoraj - ricevas perpoŝte la februaran informilon (kunvokon al la ĜK – protokolon lastasemblean - aliĝilon pri la informilo – kotizpagilon). Ĉiujare la membroj devas retrosendi aliĝilon plenumitan por ricevi la informilon - aŭ rete aŭ poŝte - dekfoje jare. Tiuj, kiuj mendas akcepti ĝin perrete, ricevos CHF 10.- retroe finjare.

Elekto de la komitato
Stéphanie Strappazzon konsentas lasi sian postenon al kiu konsentas repreni ĝin. Charlotte jesas. Tiel estas la nova estraro elektita unuanime:
Prezidanto : David Bühlmann
Vice-prezidanto : Charlotte Blanc Maillard
Kasisto: Sonia Daubercies
Sekretario: Francisko Randin

Elekto de la kaskontrolantoj
Christiane Andreae prezidos en 2010. Rosario Scopelliti estas elektita kiel nova membro.

Dataro 2010 - 2011
La lundaj kunsidoj: la 1-an de marto 2010 – la 5-an de aprilo – la 3-an de majo - la 6-an de septembro – la 4-an de oktobro – la 1-an de novembro – la 10-an de januaro 2011.
La ekskurso okazos sabate la 19-an de junio 2010, la zamenhofa festo ... dimanĉe la 12-an de decembro kaj la ĝenerala asembleo ... la 7-an de februaro 2011.

Proponoj kaj diversaĵoj
La sekretario kontaktos Malte pri propono de prelego en kvartalo-domo.
La membraro decidas daŭrigi en 2010 la propagandan ĉeeston en la bazaro en Laŭzano kaj en Vevey.
David rememorigas pri la verko de la Kastelo Mistera.

La prezidanto fermas la asembleon je la 22-a kaj 05

La sekretario : Francisko Randin

Estas neniu komento sur tiu ĉi paĝo. [Aldoni komenton]

Valida XHTML 1.0 transira :: Valida CSS :: Potencigita de Wikka Wakka Wiki 1.1.6.2
Paĝo kreita en 0.0560 sekundoj