rien
[a l a w a.c h]

[ fr , eo , en ]

[Retejo-mapo]

x
x
x
x
x
x
x
x
rien
  rien
rien

Esperanto en Svislando

[eo fr ]
rien

LES kaj aliaj lokaj asocioj ĉeestas tiun retejon.

Ekde pluraj jaroj, LES produktas filmojn en esperanto, kaj komisias ilian realigadon al :

NANDIRealigoj
cp 1258
CH-1001 Lausanne


CDELI (Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale) estas biblioteko, arkivaĵo kaj kursejo, fako de la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds

CDELI
Progrès 33
case postale 3034
2303 La Chaux-de-Fonds
tel : 032 967 68 55

Tie vi povos trovi arkivojn kaj pli ol 20’000 titolojn konsulteblajn kaj prunteblajn sur RERO aŭ surloke.

Adresoj utilaj por informiĝi :

- Informoj
- Kolekto rete konsultebla


Ni havas la ŝancon havi en francparolanta parto de Svislando la Kulturan Centron Esperantistan (KCE), kiu proponas po unu semajnfinon monate, seminarion kondukatan de famobrilaj prelegistoj devenantaj el la tutmondo. Plie, la KCE ofertas kolekton de kvalitaj publikaĵoj, kie ĉiu, komencanto aŭ progresanto, povas trovi legaĵojn, registraĵojn kaj videobendojn.

KCE
Postiers 27
CH-2300 La Chaux-de-Fonds
tél./fax : +41 32 926 74 07


“En Esperantujo”, oni junas ĝis 30 jaroj, kaj oni povas esti aktiva membro de la Junularo Esperanta Svislanda (JES), kies pluraj membroj ankaŭ ĉeestas LES. JES estas sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Vidu ankaŭ tiujn retejojn de konataj svisaj esperantistoj :
- Claude Piron
- Claude Gacond

2006-05-13 13:33:19
rien
rien rien
  http://www.alawa.ch/spip.php?article16
Paĝo kreita je 2006-05-13 13:33:19
©2003 Javier Iglesias, Laurent Burgbacher