|
|||||
|
|||||
|
Bonvenon en mia TTT-ejo.
Mi nomiĝas Laŭrenco Burgbaŝer (Laurent Burgbacher), kaj mi komencis lerni esperanton fine de aŭgusto 2002. Sur la reto, vi ankaŭ min trovos diversloke sub la kromnomo Kastelrojo, kiu estas esperantigo de mia germandevena familia nomo. Mi estas komputika inĝeniero. Mi ŝatas muzikon, kaj muzikas drumon kaj pianon. Por tiuj, kiuj sin demandas, kion "alawa" volas diri, jen la kialo : en la franca lingvo (mia denaska lingvo), bovino estas dirata "vache" (sonas kvazaŭ "vaŝ"). Cetere, ni havas la jenan esprimon : "Ha ! la vache !" (tradukita "Ha ! la bovino !"). Tiu esprimo volas diri multajn aĵojn, sed la plej kuranta senco sendube estas mira esprimo. "alawa" tute sola ne havas sencon, sed "alawa.ch" estas prononcata tiel, kiel "Ha ! la vache !". Jen, vi nun scias… Mi partoprenas en la Laŭzana Esperanto-Societo kaj partoprenis en la Junularo Esperanta Svislanda (JES). Go to Esperanto Network if you want to know more about this fabulous language. Allez au Centre d’information sur la langue internationnale si vous voulez en savoir plus sur cette fabuleuse langue. 2006-05-06 10:10:59
|
|||||
|
http://www.alawa.ch/spip.php?article6 Paĝo kreita je 2006-05-06 10:10:59 ©2003 Javier Iglesias, Laurent Burgbacher |
|||||