rien
[a l a w a.c h]

[ fr , eo , en ]

[Retejo-mapo]

x
rien
  rien
rien

Eniro en spiritecon

rien

« Kiam kaŭzoj kaj kondiĉoj kuniĝas, nenio povas malebligi la efekton okazi. »

Tiu frazo, kiun mi aŭdis antaŭ kelkaj semajnoj, mirinde aplikiĝas al tio, kio okazis al mi antaŭ iom pli ol unu jaro. Sinsekvo de eventoj, kiu similas tro aranĝita por ke nur estu hazardo…

Septembre 2004, ni geedziĝis. Tiuokaze, amikino de mia edzino ofertis al ni libron : “Plaidoyer pour le bonheur” far Matthieu Ricard (e-e “Pledado por la feliĉo”). Matthieu Ricard estas la franca interpretisto de la Dalai Lamao. Tiu libro des pli interesis min, ke jam antaŭe ĝi plurfoje allogis min de malantaŭ librovendeja montrofenestro.

Rapide, mi komencis ĝin legi, kiel romano de kies ĉiu legpaŭzo estas torturo. Ĝi klare prezentas la budaisman vidpunkton pri feliĉo. Eble mi iam resumos ĝin en alia artikolo… Tamen, la ĉefa punkto kiun mi retenis, estas ke feliĉo neniel rilatas al eksteraj kondiĉoj, sed nur al spirita stato.

Tre kontenta pri mia legado, mi tuj varme konsilis ĝin al mia edzino, kiu ankaŭ legis kaj ŝatis ĝin. Post kelkaj diskutadoj, ni alvenis al la konstato, ke la aŭtoro ofte parolas pri meditado kiel potenca ilo por atingi feliĉon. Bedaŭrinde, pri tio donas li neniun klarigon.

Mi jam interesiĝis pri aliaj aferoj, kiam mia edzino parolis al mi pri kurso de budaisma meditado kiu okazas en nia urbo. Ni tiel alvenis, februare 2005, en malgrandan ĉambron, kie instruanto klarigis la fundamentojn de budaismo kaj meditado al dekkvino de aŭskultantoj.

Nune, pli ol unu jaro poste, tiu agado prenis gravan lokon en mia ĉiutaga vivo. Eble pro tio, ke ĉiuj konsiloj ŝajnas tiel bone aplikiĝi al ĉiuj kampoj de la vivo. Kaj plie, vere eblas aplikiĝi ilin, ne nur estas teorio. Kaj ĝuste, la teorio iĝas praktiko dank’ al meditado.

Budaistoj kredas je la leĝo de karmao. Tiu leĝo klarigas kiel la nunaj spertoj rilatas al agoj faritaj en la pasinteco. Kaj, ĉar budaistoj ankaŭ kredas je reenkarniĝo, tiu pasinteco povas esti de alia vivo. Do, por reveni al la unua frazo, mi verŝajne iam kreis la kaŭzojn por ricevi libron, kiu gvidis min, kun helpo de mia edzino, al la budaisma vojo.

2006-05-06 19:43:08
rien
rien rien
  http://www.alawa.ch/spip.php?article9
Paĝo kreita je 2006-05-06 19:43:08
©2003 Javier Iglesias, Laurent Burgbacher